2010-09-01
 Dum aŭkcio |
Lastatempe, kiel parto de Namibia Semajno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), la aktivado "filantropia aŭkcio de Namibio" okazis en Ŝanhajo. Inter la objektoj aŭkciitaj estis ne nur juveloj kaj metiartaĵo donacitaj de ĉinaj kaj afrikaj entreprenistoj, sed ankaŭ pentraĵoj de memismaj infanoj. La aktivado kolektis monon de ĉirkaŭ 150 mil juanoj (ĉ. 6.8 juanoj = 1 usona dolaro), kiuj estos donacitaj al filantropiaj institucioj pri infanoj de Ŝanhajo kaj Vindhuko, ĉefurbo de Namibio.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |