Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 44-a ILEI-Konferenco en Kopenhago (Danio)
2010-09-01

 

    En la jaro 2011 ILEI konferencos en Kopenhago, unu semajnon antaŭ la UK, de la 17-a ĝis la 23-a de julio, kun la tradiciaj kleriga, faka, organiza kaj kultura programoj, kaj, kiel ĉiam, kun io nova. Tiel la konferencanoj povos plani unuvojaĝe dusemajnan restadon dum la du eventoj por plene ĝui la riĉajn konferencan kaj kongresan programojn, kaj konataĝi kun la kulturo de Danio kaj belaĵoj de ĝia ĉefurbo kaj aliaj vizitotaj lokoj.

 

    La konferenca temo: Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado

 

    La temo enfokusigas lingvan politikon kaj sintenon de ŝtataj kaj klerigaj instancoj, konsekvencojn de ties tiutemaj decidoj, staton kaj evolutendencojn de la lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado konekse kun la oficiala lingva politiko, kaj pozicion de Esperanto en tiu kunteksto.

 

    Simpozio pri la konferenca temo

 

    ILEI ĉi-foje organizas la simpozion kunlabore kun la Universitato de Kopenhago, Fakultato de Humanistiko, Departamento pri komunikiloj, kognado kaj komunikado, kiu ankaŭ disponigos la konferencejon kaj simpoziejon. La simpozio okazos en la lastaj du konferencaj tagoj, la 22/23-an de julio, do unu tagon pli frue ol UK komenciĝos.

 

    Loĝado kaj manĝado

 

    La loĝado estos aranĝita en la hotelo Cabinn (en kiu eblos ankaŭ mendi ĉe UEA la loĝadon dum UK) kaj en malpli kosta studenta domo Handvarker-Skolehjemmet.

 

    Favorkosta manĝado eblos en la universitata bufedo kun varia oferto, apud la konferencejo.

 

    Programo

 

    Dimanĉo: alveno kaj interkona vespero.

 

    Lundo: solena malfermo kaj komenco de laboro; dana vespero.

 

    Mardo: daŭrigo de prelegoj, seminarioj, laborkunsidoj; internacia vespero.

 

    Merkredo: ekskursoj kaj alternativaj programeroj; distra vespero.

 

    Ĵaŭdo: pliaj prelegoj, kunsidoj, diskutrondoj; universitata agado; lingva festivalo; bankedo.

 

    Vendredo: simpozia tago kun ekskursoj alternative; adiaŭa vespero.

 

    Sabato: konkluda sesio de la simpozio, solena fermo; transiro al UK.

 

    Du tuttagaj ekskursoj ekster Kopenhago kaj duontagaj promenekskursoj tra la urbo kun lokaj esperantistoj kiel ĉiĉeronoj ebligos konatiĝi kun la lando de Hamleto kaj ĝia ĉefurbo.

 

    Aliĝoj kaj mendoj

 

    Aliĝilo kaj mendilo kun kotiztabelo, prezoj kaj pli detalaj informoj baldaŭ aperos ĉi tie en ambaŭ formoj: por elpresi kaj uzi paperan aliĝilon, aŭ por elektronika aliĝo. Papera aliĝilo aperos ankaŭ en IPR 10/4.

 

el ILEI

Redaktorino: Chen Ji

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng