2010-09-01 de GUO HAIYONG
 Dragado de rivero-vojo |
La 30-an de aŭgusto finiĝis la tasko de danĝero-forigo de la barlago kaj drago de rivero-vojo de Bailongjiang-rivero en Zhouqu-gubernio, je 12 horoj pli frue ol la konsidera tempo. Tiutage, respondeculo de la koncerna trupo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo diris en la gazetara konferenco, ke ĝis la 12-a horo de la 30-a de aŭgusto, la akumulita akvo en la urbo jam malaperiĝis, tio signifas ke finiĝis la takso de danĝero-forigo de la barlago kaj drago de la rivero-vojo de Bailongjiang-rivero.
La katastrofo de koto-ŝtona fluo formis barlagon en Bailongjiang-rivero, kiu kaŭzis altigon de akvonivelo, kaj triono de la urba aero de Zhouqu-gubernio estis kovrita de akvo. Ĉiutage pli ol mil soldatoj kaj oficiroj klopodas por forigi la danĝeron de la barlago kaj dragi rivero-vojon per pli ol 100 grandaj maŝinoj. Fine oni plenumis tiun taskon plifrue.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua |