2010-09-03
 La domo en kiu la ICH troviĝas |
|
 Ŝildo ĉe la enirejo de la Centro |
Lingvokursoj en pluraj niveloj (A1-C1) okazas plurfoje jare en la Interkultura Centro Herzberg (ICH). La sekva intensa lernado estos de la 17-a ĝis la 19-a de septembro.
La tre efika, speciale ellaborita paroliga metodo taŭgas por komencantoj, daŭrigantoj, konversaciemuloj. Lernado dum farado, ludado, en ĉiutagaj vivsituacioj.
La kursojn gvidos Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Ne mankos bonhumoro, interesaj programeroj. Uzu la aligilon de ICH. Venu kaj lernu kun ni!
(el Esperanto-Urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|