Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tago de Afgana Pavilono
2010-09-03


Haji Omer Rahimy parolas. 

 


Afganaj aktoroj ludas en la tago de Afgana Pavilono. 

 

    La 19a de aǔgusto estas la 91a tago de sendependiĝo de Afganio kaj ĝi, unuafoja partoprenanto al ŜME, tiutage bonvenigis la tagon de sia pavilono.

 

    "Vidante sian nacian flagon flirtantan kun aliaj naciaj flagoj en ŜME, afganoj tre ekscitiĝas kaj malfacile esprimas siajn animstatojn," diris Anwarul Haq Ahadi, afgana ministro pri komerco kaj industrioj.

 

    Ahadi, estro de afgana delegacio al la pavilona tago, diris: "Afganio, ĵus pasinta konflikton, suferanta malfacilojn en sekureco, ekonomio kaj socio, povas partopreni ŜME, kio estas giganta atingo."

 

    Li diris, ke Afgana Pavilono manifestas sian kulturon kaj altiras al si 50 mil vizitantojn. Li precipe dankis la ĉinan registaron pro ĝia "financa kaj spirita subtenoj" al la Afgana Pavilono.

 

    Li diris ankaǔ, ke la komerca interŝanĝo inter Ĉinio kaj Afganio havas longan historion, kaj la du popoloj profitas multe de tio, ke Afganio importis amason da varoj de Ĉinio, tamen la eksporto de Afganio al Ĉinio estas relative limigita. Ahadi invitis ĉinajn komercistojn investi en Afganio, "la investa repago en Afganio estas alta, kaj troviĝas multaj investaj ŝancoj," diris li.

 

    Afgana Pavilono havas la temon "koro de Azio, lando de ŝancoj kaj resursoj". Ĝia aspekto similas al la renoma Blua Moskeo kun brilaj blua kaj verda mozaika tegolo en la historia urbo Herat. Interne gemoj, arĝentaĵoj, vestoj kaj nomadaj tendoj enkorpigis la longan historion kaj kulturon de Afganio, kaj tapiŝoj kaj juveloj eksponis la nunan vivon de afganoj kaj rakontis ilian bondeziron al paco kaj prosperiĝo.

 

    Haji Omer Rahimy, direktoro de Afgana Pavilono, konigis, ke la pli ol 400 objektoj en la pavilono estas liaj privataj konservaĵoj. "La ornamaĵoj, naciecaj vestoj, vivbezonaĵoj kaj muzikaj instrumentoj estas la tradiciaj necesaĵoj de afganoj," diris li, "tio ĉi estas niaj vivo kaj kulturo. Mi pensis, ke mi nepre portos la objektojn al Ĉinio, por ke la mondo konu veran kaj apartan Afganion."

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng