Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Gaja fabrikejo, kie oni produktas ĝojon
2010-09-03

de LI YAO (Registrita studento-raportisto en ŜME)

 


Studento-raportistoj kune kun talismanoj de la Kokakolaa Pavilono (foto de Hu Kangyu) 

 

   Aŭguste mi, kiel registrita studento-raportisto en ŜME, venis kune kun miaj kolegoj al la gaja fabrikejo Kokakolao en la zono Puxi de la ĝardeno de ŜME por malkovri la sekreton, kiel oni tie produktas ĝojon.

 

    Sperto de ĝojo el la kulturo de la entrepreno. Antaŭ la enirejo de la pavilono 2 amindaj talismanoj saltante nin bonvenigis. La filmo-4D kun talismano kiel heroo vivovere kaj viglecoplene rakontas la produkto-procedon de botelo da kokakolao. La filmo interesas ne nur infanojn, sed ankaŭ adoltojn. De tempo al tempo aŭdiĝis senĝena rido en la kinejo.

 


Farado de kokakolaa glaci-koktelo (foto de Zhou Xingyi) 

 

    Sperto de ĝojo el la produkto de la entrepreno. Ĉiu vizitanto al la gaja fabrikejo povas ricevi boteleton da kokakolao kaj ĝui ĝojecon el la produkto de la entrepreno. Ni, studento-raportistoj, ne estis esceptaj, kaj krome, ni gustumis ankaŭ aliajn trinkaĵojn de la entrepreno Kokakolao en la gazetara centro, spertante sanon, ĝojon kaj vivipovon transdonitajn de la entrepreno tra ĝiaj produktaĵoj.

 


Montrado de mediprotekta botelo malpeza (foto de Hu Kangyu)

 

    Sperto de ĝojo el la kreiveco de la entrepreno. Brile estas persone fari kokakolaan glaci-koktelon en la gaja fabrikejo. Post turno, fermo kaj skuado, botelo da kokakolao estas transformita al kokakolaa glaci-koktelo. Multaj vizitantoj tre ŝatas tiun ĉi sperton interesan kaj magian. Kiel studento-raportistoj, ni tie ne nur spertis faradon de kokakolaa glaci-koktelo, sed ankaŭ ĝuis ĉarmon de mediprotektaj boteloj malpli pezaj ol la ordinaraj plastaj boteloj je 30%. Tordite, ili ŝparas spacon okupatan en rubejo.

 

    Li Xiaojun, vicprezidanto de la filio de la kompanio Kokakolao en Ĉinio, diris al mi, ke ĝuste por montri siajn entreprenan kulturon kaj respondecon al la socio, por transdoni al la vizitantoj gajan vivon, senĉesan kreivecon de la entrepreno, la ideologion pri sano kaj tiun pri malalta karbo, la kompanio Kokakolao, kiel unika trinkaĵ-entreprena patroneco de ŜME, plen-energie kaj tut-entuziasme elbakis tiun ĉi gajan fabrikejon.

 

Redaktoroj: Li Jianhua kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng