Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Osmo Buller ricevis vjetnamian medalon
2010-09-06

 

    La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, dum sia vizito en Vjetnamio estis honorita per la vjetnamia medalo "Por paco kaj amikeco inter popoloj". La medalo estis transdonita de Vu Xuan Hong, la prezidanto de la Vjetnamia Unio de Amikecaj organizaĵoj. Osmo Buller vizitas Vjetnamion prepare al la Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Hanojo en 2012.

 

    Laŭ la novaĵo aperinta en oficialaj vjetnamiaj amaskomunikiloj, Osmo Buller ricevas la medalon pro siaj "valoraj kontribuoj subtene al Vjetnamio dum la milito kontraŭ Usono, kaj al la Esperanto-movado en Vjetnamio".

 

    La oficiala vjetnamia novaĵ-agentejo skribas, ke Osmo Buller dum siaj studentaj jaroj partoprenis en la "finnlanda popola movado kontraŭ la milito de Usono en Vjetnamio". Aldone la novaĵ-agentejo konstatas, ke Osmo Buller donis atenton al la tiutempaj esperantlingvaj publikaĵoj de Vjetnamio, kaj helpis mobilizi finnlandan subtenon al Vjetnamio.

 

    Dum la transdona ceremonio, Osmo Buller "esprimis sian plezuron je la atingoj de Vjetnamio dum pli ol dudek jaroj de nacia renoviĝo, kaj promesis aktive kunlabori kun Vjetnamia Esperanto-Asocio por prepari la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan en Vjetnamio en 2012."

 

    Responde al demando de Libera Folio, Osmo Buller rakontis, ke li estis kortuŝita ricevi la medalon:

 

    - La vjetnama milito grave markis la vivon de mia generacio. Kiel gimnaziano mi estis sekretario de la FNL-grupo de Oulu, kiel nia aktivula kerno de la solidareca movado estis nomata (laŭ la Fronto por Nacia Liberigo de Suda Vjetnamio). En la akcepta paroladeto mi menciis pri maljunulo, kiu venis al mi dum iu monkolektado por sendi medikamentojn al Vjetnamio, dirante: "Mi donas ne pro politiko, ĉar mi ne estas politika homo, sed pro homeco, ĉar mi estas homo." Tiun scenon mi ne forgesas. Pro simila motivo ankaŭ mi aliĝis al la agado por Vjetnamio; politike mi tiam ankoraŭ ne pensis.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng