2010-09-06
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz planas por 2010/2011 novajn Esperanto-kursojn dum 18.09 - 16.12.2010 kaj dum 2.02 - 30.04.2011 pri turismo, kulturo, Esperanto kaj pola lingvo realigitajn kune kun Universitato Kazimiro la Granda (UKW) en Bydgoszcz. La aǔtunaj kursoj finiĝos la 15.12.2010 per ekzameno por instruado de Esperanto kaj la vintra-printempa la 21.04.2011 per ekzameno por turismaj Esperanto-vojaĝgvidantoj. Ambaǔ kursoj kostas same po 400 EUR. Aliĝante al tiuj kursoj ne nur eblas akiri utilajn kvalifikojn, sed ankaǔ por tiuj, kiuj bezonas Schengen-vizon ĝian ricevon por 90 tagoj per invitiloj de ISTK kaj UKW-Universitato kio ebligos ne nur studadon en Bydgoszcz sed ankaǔ vojaĝadon - turismajn praktikojn dum tri monatoj en Eǔropo tra Schengen-landoj. Se oni deziros eblos plilongigi la vizojn en Pollando por plua studado en ISTK/AKB kaj UKW. Por studado 2010/2011 eblas aliĝi pagante 400 EUR/USD ĝis la 18.09.2010. Kun aldonaj kursoj de pola lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda la tutjaraj kotizoj estas 800 EUR. Ĉiujn kotizojn eblas pagi al la konto: Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz, Konto n-ro (IBAN): PL80 13201117 2034 0100 2000 0001, SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro.
Organizantoj de studentaj grupoj rajtas ricevi de ISTK 15% rabaton por sia laboro aǔ eĉ 50% se oni gvidos Konsultejon de ISTK kaj instruos Esperanton, turismon kaj kulturon. Aliĝinte grupon almenaǔ de 10 personoj eblas ankaǔ studi ĉe ISTK senpage zorgante pri sia grupo.
En la studumo povas studi ĉiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaŭ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon) kaj bonan san-staton. Plena eduk-ciklo daǔras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en naǔ profesioj (simboloj de Eǔropa Unio):
post la 1-a studjaro -- akireblaj kvalifikoj: lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj aranĝoj; profesioj/postenoj: oficisto pri turisma informado (422104), oficisto en vojaĝagentejo (422103) kaj internacia vojaĝgvidanto (511301);
post la 2-a studjaro -- kvalifikoj: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta keramiko; profesioj/postenoj: organizanto de turisma priservado (341401), regiona turisma ĉiĉerono (511304) kaj animanto de kultura agado (347601);
post la 3-a studjaro -- profesioj/postenoj: kursgvidanto de Esperanto (235910), specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo (241915) kaj specialisto pri organizado de kulturo (241990); ev. titolo de bakalaŭro de AIS pri humanistiko aŭ morfosciencoj.
Pliaj informoj haveblas ĉe: stud-esperanto@wp.pl, stud@esperanto.bydgoszcz.eu
(el info@esperanto.bydgoszcz.eu)
Redaktoro: Niu Xueqin |