Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio postulas "fortan" inteligentan elektroreton
2010-09-06

de LIU HANG

 


Zhou Xiaoxin

    De tie venas la elektro en ŜME? Ĝi venas de "sunfloro", sunenergia akumulatoro sur la tegmento de la Ĉina Pavilono, de ventmuelilegoj ĉe ponto de la Orienta Ĉina Maro, kaj de tradiciaj termikaj centraloj. Kial ŜME bone traktas la elektron de tiel multe da devenoj, tiun kun nekonstanta kurento, dum la uzantojn ĝenas neniu maloportuno?(图1请剪裁图片)

 

    En kunsido "Diskuti kune kun famuloj -- viziti ŜME kun akademianoj" en Pavilono por Iniciatemo de Civitanoj, Zhou Xiaoxin, fakulo pri elektra sistemo de Ĉinio kaj akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, malkaŝis al la publiko la sekreton: tio dependas de la inteligenta elektroreto! Kiel unu el la unuaj tipaj ampleksaj projektoj pri inteligenta elektroreto en Ĉinio, la inteligenta elektroreto funkciigata en ŜME ĵus trapasis la ekzamenon de fakuloj kun kontenta konkludo.

 


Ventmuelilegoj ĉe ponto en la Orienta Ĉina Maro 

 

    La plej granda trajto de la inteligenta elektroreto estas "saĝeco". Ĝi estas forta je akumulado kaj liverado de elektro. Kiam la proponado superas la bezonadon, ĝi povas konservi superfluan elektron en elektrotenejon aǔ elektrajn aǔtojn ligitajn kun la elektroreto; kiam venas elektropinto, la elektro povas flui al uzantoj. De "sunfloro" kaj la ventmuelilegoj, la elektro povas flui al postulataj pavilonoj post ekzameno kaj reguligo de elektrokvalitaj monitoroj kaj elektrotenejoj.

 

    "Malsame ol unuvoja elektro-transportado, la inteligenta elektroreto povas sorbi elektron survoje de liverado", diris Zhou, "ĉiuj familioj povas vendi elektron produktitan de siaj propraj sunenergiaj akumulatoroj al elektroreto, tial la elektro-kosto reduktiĝas." Kompreneble la avantaĝo ne estas sole en tio . La vatthormetro povas aǔtomate indiki la elektroprezon, kaj atentigi uzantojn kiamaniere oni devas saĝe uzi la elektron je malkara prezo; la modo "optikaj fibroj kaj elektraj kabloj" povas kombini reton kaj aplikadon de la elektro kaj inteligentigi hejmajn aparatojn.

 


Centralo de fotovoltaaj ĉeloj spurantaj la sunon laǔ unu aǔ du aksoj 

 

    En Ĉinio la inteligenta elektroreto devas esti "forta". Zhou klarigis, ke hidroelektra resurso ariĝas en sudokcidenta Ĉinio, kaj sunenergia resurso en Gobio kaj dezerto en nordokcidenta Ĉinio, dum ĉefaj konsumantoj de elektro amasiĝas ĉefe en la oriento. Tial longdistanca transportado de elektro estos neevitebla. "Ĉinio havas vastan teritorion kaj diversajn topografiojn, kaj frekvencas ekstremaj veteroj en la lastaj jaroj, pro tio, la inteligenta elektroreto devas esti pli stabila kaj sekura," diris Zhou. La elektroreto en ŜME estis elprovita el alta temperaturo kaj tondro kaj fulmo, kaj ĝi havas bonan komencon. Li antaǔvidis, ke en la jaro 2020 la perdo pro interrompo de kurento malkreskos je 18.95 miliardoj da juanoj pro la forta inteligenta elektroreto.

 

    Elektroproviza industrio estas la grava produktanto de karbona dioksido. Ĉiujare Ĉinio konsumas karbon de pli ol 3 miliardoj da tunoj, kaj duono de la karbo estas konvertata en elektron. Raporto de la usona departemento pri energioj 2010 indikis, ke en la jaro 2030 la inteligenta elektroreto povos redukti elektron de 1070 miliardoj da kilovattohoroj anstataŭ fosiliaj energioj kaj rekte reduktos la ellason de karbona dioksido je ĉirkaŭ 359 milionoj da tunoj, kaj pro tio la ellaso de elektroproviza industrio reduktiĝos je ĉirkaŭ 12%. Zhou esperas, ke apliko de la inteligenta elektroreto pliigos la proporcion de purecaj energioj en la elektra reto de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng