La 4-an de septembro, 32 ŜME-volontuloj de Qinghai-provinco ekveturis al Ŝanhajo. Ili, elektitaj el pli ol 300 studento- kaj laboranto-kandidatoj el superaj lernejoj, institucioj kaj entreprenoj de la provinco, post trejnado pri etiketo, aŭda kaj konversacia kapabloj en la angla lingvo, servos por 2 semajnoj en la Ĉina Pavilono kaj la Qinghai-provinca Pavilono dum la Qinghai-a periodo en ŜME.