Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Realigi revon per diligenteco kaj konscienceco
2010-09-07

de XING GUO

 

 
Wang Enduo, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, biokemisto kaj molekula biologo

 

    Pri ŜME, Wang Enduo, akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj, biokemisto kaj molekula biologo, iom emociiĝis: ŜME indas plurfojan viziton precipe por infanoj, lasu ilin teksi revon en ŜME. Espereble, ili diros iutage en la estonteco, ke ŜME de 2010 realigis ilian revon, retrorigardante sian elkreskadon...

 

    En ĉiuj pavilonoj estas bonaj objektoj

 

    ŜME postlasis al Wang Enduo multajn belajn impresojn. “Trafiko, loĝo, nutro, eniro kaj serio da aferoj, ĉiuj tiuj apartenas al sistema konstruo kaj estas malfacile aranĝitaj bonorde, sen sufiĉe da fortoj kaj kapablo. Tio estas platformo por montri la forton de Ĉinio kaj ankaŭ spiritan kvaliton de ĉinaj popolanoj.” Wang Enduo diris: “Ekzemple, la vizitantoj laŭvice kaj silente atendas en varma vetero antaŭ enirejoj de la pavilonoj. Tio estas malfacila afero, kaj granda progreso.”

 

    Ankaŭ la grandnombraj pavilonoj profunde impresis Wang Enduo. “Multaj pavilonoj en la zono Puxi de la ĝardeno de ŜME entenas altajn sciencon kaj teknologion kaj pripentras la staton de “Bela urbo kaj bela vivo”, precipe la ideologion pri mediprotektado.” Prenante la “Ekologian Hejmon en Ŝanhajo” kiel ekzemplon, ŝi diris, ke en tiu ĉi ekologia hejmo estas multaj oportunaj ekipaĵoj alt-teknologiaj, tio permesas antaŭvidi la homan vivon en la venontaj 20 jaroj. “Iuj muroj de la Pavilono de Novaj Fueloj estis faritaj per bambuoj kaj konkaĵoj. Tio bone montras mediprotektadon kaj stimulas al la vizitantoj la deziron protekti la teron kaj harmonie kunekzisti kun la naturo.”

 

    Wang Enduo ŝatas speciale la pavilonojn provincajn, urbajn kaj regionajn: “Ili ĉiuj eksponas siajn plej bonajn objektojn. En la Pavilono de Henan-provinco estas kamforujo-radika skulptaĵo pri “Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo”. Ĝi pezas je 12 tunoj kaj malsamas al la mova pentraĵo “Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo” en la Ĉina Pavilono. Ĝi distingiĝas per siaj solideco kaj vivisimileco, kaj indas vizitadon.”

 

    Kuraĝigi al infanoj demandi pli kaj pli

 

    Wang Enduo zorgas plej pri tio, kion akiris infanoj en la ĝardeno de ŜME.

 


Wang Enduo (la tria de dekstre) kaj la infanoj en la Pavilono de Civitana Iniciativo

 

    Invitite, ŝi venis la unuan de junio al la Pavilono de Civitana Iniciativo por agadi kune kun infanoj, kaj konigis al ili per siaj propraj travivaĵoj: Oni bezonas revon! La lasta diversas. La de si ŝatata revo estas bona, tamen oni devas ĝin realigi iom post iom per diligenteco kaj konscienceco.

 

    Wang Enduo revis de infaneco fariĝi sciencisto, ŝin multe inspiris rakonto pri s-ino Maria Sklodowska-Curie kaj ŝia onklino sin dediĉinta al citologio. Ĉiutage ŝia onklino observis ĉelojn pere de mikroskopo, tio vekis ŝian scivolemon kaj ankaŭ ŝi ekobservis pere de la mikroskopo. Dank’ al tio ŝi havigis al si kuraĝon kaj fidon fariĝi sciencisto.

 

    Wang Enduo iris sciencan vojon neglatan. Ŝi spertis la ĉinan kulturan revolucion en sia juneco kaj perdis belan tempon de la vivo. Kiam ŝia scienca esplorado iris en oran periodon en 1992, ŝi eksteratende grave malsaniĝis, suferis grandan operacion kaj preskaŭ perdis la vivon. Sed nur 3 monatojn poste, ŝi vojaĝis al Francio por kunesplorado, ekster atendo de multaj homoj.

 


Sperto de novtipaj rulseĝoj por handikapuloj en la Pavilono de Urba Estaĵo

 

    Dum la reciproka agado, infanoj prezentis al ŝi multajn demandojn: Kiel realigi la revon? Wang Enduo serioze kaj sentoplene respondis al la infanoj, ke la plej grava estas amo, la revo devas akordiĝi kun la hobio, alie oni iros mallongen. Ekz., scienca esplorado postulas scivolemon. Oni devas multe pensi pri kialo, alie oni ne povas esti sciencisto.

 

    Ŝi proponis al la infanoj multe pensi dum la vizito, ekz. pri la diferencoj de la ekstera formo de diversaj pavilonoj? Kion aludas eksponaĵoj de diversaj pavilonoj? Kiuj novaj kreaĵoj sciencaj kaj teknologiaj de Ĉinio meritas fieron? Kiel moviĝas personoj sur la pentraĵo pri “Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo”? Ŝi kuraĝigis al la infanoj serioze pripensi la problemojn, kiujn urboj alvizaĝas, sciencajn kaj teknologiajn problemojn en disvolvo de la urboj en la estonteco kaj en vizito de ŜME cerbumi pri sia propra revo kaj kiamaniere oni povas ĝin realigi.

 

    Wang Enduo fine diris al la infanoj jenajn vortojn: Realigi revon per diligenteco kaj konscienceco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng