Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Usona Pavilono lotumis premion inter siaj vizitantoj
2010-09-07


Martin disdonas pasporton. 

 


Retumanto kun la urso Teddy 

 


Retumanto montras sian pasporton.

 

    Je la 11a horo de la 17a de aǔgusto la Usona Pavilono bonvenigis 10 bonŝanculojn en la agado de la reta ŜME. Martin Alintuck, ĉefadministranto kaj prezidanto de la pavilono, faris bonvenigan paroladon kaj invitis homojn viziti la Usonan Pavilonon kun la temo "brakumi defion", kaj percepti optimismon, kreivon kaj kunlaborecon en la pavilono. Sekve li disdonis pasportojn de la reta ŜME, urson Teddy, albumon de la pavilono, signon k.a.

 

    Akompanate de 4 studentoj-ambasadoroj de la pavilono parolantaj la ĉinan lingvon, 10 bonŝancaj retumantoj eniris en la pavilonon tra la vojo por gravuloj. Ili vizitis la pavilonon kaj ĝuis hamburgeron kaj terpomfingrojn kun la usona gusto en ripozejo por gravuloj.

 

    La familio de ŝanhaja retumanto Zhang Huizhu sendube estis la plej bonŝanca, ĉar ŝiaj tri familianoj estis lote kvalifikitaj por viziti la Usonan Pavilonon de la agado de la reta ŜME. Tamen la plej ĝojinda estas, ke Zhang povas ĝui la kvalifikon kune kun siaj edzo kaj filino. "Mia filino ege ŝatas la urson Teddy."

 

    Paroli pri samtempe lotumita premio de la tri familianoj, Zhang diris, ke ili ĉeestis la lotadon en malsamaj tempoj, kaj ŝi ne kredis, ke ĉiuj familianoj povos ricevi premion, kaj timis, ke la sistemo eraris. Ŝi ricevis la telefonan konfirmon kaj informiĝis, ke 10 bonŝanculoj estis elektitaj el kelkdek mil retumantoj, kaj ŝiaj tri familianoj estis tri el la premiitoj. Ŝi tuj sentis, ke kvazaǔ la feliĉo venas de la ĉielo. Zhang diris, ke ŝi ĉeestos la lotumadon plu kaj esperis, ke la bonŝanco daǔru.

 

    Iam bonŝanco ja venas ne sole. Ŝanhaja retumanto Zhu Xiaoqing dufoje ricevis la premion. En la pasinta vendredo li veturis "aǔte" al la Norvega Pavilono, kaj hodiaǔ li urĝe venis al la Usona Pavilono por ricevi la premion. Eble pro sia laboro pri informotekniko, Zhu havis plene da spertoj pri reta lotumado. Li diris, ke la sekreto restas en la preparo dek minutojn antaǔ la lotumado. Kiam la tempo venas, estu trankvila kaj vi trafos.

 

    Laǔ la gastiganto, la agado daǔros en la venontaj du monatoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng