2010-09-07 La 77-an Italan Esperanto-Kongreson en Lignano-Sabbiadoro- Italio partoprenis laŭvica busgrupo de Internacia Klubo Esperantotur en Bydgoszcz. Kvankam pro tro altaj prezoj Esperantotur devis mallongigi restadon dum la 77-a IEK tamen la busgrupo sukcesis ankaŭ viziti nordorientan parton de Italio: i.a. Venecio, Padovo, Triesto, Goricio, Redipuglia, Palmanova, Aguillea, Belvedere, Grado, Bibione kaj Lignano Riviera. Entute la busgrupo vizitis 8 landojn de Eŭropo. Vojaĝante al Italio ni vizitis Slovakion kaj Hungarion, kie en Budapesto perfekte gvidis nin Francisko Urban, poste Kroation kun belega ĉiĉeronado de Prof. Judita Rey Hudecxek kaj Slovenion. Revene el Italio la grupo traveturis Aŭstrion vizitante Vienon kaj Ĉehion. Nun la grupo konsideras akcepti inviton por la 78-a IEK en Torino en 2011 se grupaj prezoj estos akcepteblaj por niaj turistoj. La 18-an kaj 19-an de septembro en Bydgoszcz membroj de Internacia Klubo ESPERANTOTUR kompletigos kaj finprilaboros la Turisman Esperanto-Kalendaron por 2011 surbaze de ricevitaj kaj ricevotaj Esperanto - ofertoj de organizantoj de internaciaj Esperanto-aranĝoj, kiuj interesiĝas akcepti Esperanto-grupojn. La Esperanto-ofertoj devas prezenti ne nur nomon, lokon kaj datojn de la internacia Esperanto-aranĝo, sed ankaŭ bazajn grupajn prezojn por partopreno en la programo de la Esperanto-aranĝo kaj la plej favorprezajn loĝkondiĉojn. Tro multekostaj turismaj Esperanto-ofertoj la grupo ne interesas, ĉar ne eblos kompletigi grupojn - ĉefe busgrupojn en Eŭropo. Esperanto - turismaj ofertoj por individuoj la grupo interesas nur tiam, kiam organizantoj donas 15% rabaton por la grupanoj.
(Andrzej Grzebowski)
Redaktorino: Chen Ji |