Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
35-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo en Bydgoszcz, Pollando
2010-09-07

    Tradicie okaze de Eǔropa Tago de Lingvoj (26.09) kaj Monda Tago de Turismo (27.09) okazos la 35-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (IFTEK) en Bydgoszcz dum 18-26 de septembro 2010. Samtempe okazos la 36-a Sesio de AIS -Klerigejo en Bydgoszcz (36-a AKB/AIS). Por la aranĝoj kaj la studado dum 2010/2011 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz - Klerigejo de AIS ĝis nun aliĝis pli ol 80 gestudentoj el pli ol 10 landoj de Afriko, Azio kaj Eǔropo -- la plej multaj el Mongolio. La partopreno en la 35-a IFTEK kun 36-a AKB/AIS - Sesio en Bydgoszcz kostas 150 EURO kun 7 tranoktoj dum 18-24.09.2010 kaj la tutjara studado 2010/2011 kostas 400 EURO aǔ USD, same kostas 400 EURO tri monataj kursoj de ISTK pri Turismo kaj Kulturo kaj de Pola Lingvo ĉe Universitato de Kazimiro la Granda (UKW) en Bydgoszcz dum 18.09-16.12.2010 aǔ dum 2.02-30.04.2011 kiuj ebligas ricevon de Schengen-vizoj por 90 tagoj. La 35-a IFTEK kun 36-a AKB-Sesio komenciĝos sabate la 18-an de septembro je la 9 horo per Internacia Kurso de Esperanto laǔ rekta metodo gvidata de Francisko Garcia, sekvos inaǔguro kaj kurso de AIS pri Internacia Esperanto -- Turismo 2011, kiun gvidos ASci Andrzej Grzebowski. Je la 16.30 Marc Cuffez komencos kurson pri Esperanto kaj Lingvoj en Belgio kaj de la 18 horo Krzysztof Sliwinski instruos al ISTK-studentoj kiel utiligi Vikipedon en Esperanto por ilia ISTK kaj AIS-studado. Dimanĉe la 19-an de septembro de la 8-a matene Krzysztof Sliwinski plu instruos utiligadon de Vikipedo en Esperanto kaj de la 9-a matene komenciĝos Seminario bakalaǔra -- magistra de AIS, kiun gvidos Prof dr hab Aleksandra Kowalczyk. Je la 11.00 membroj de la Internacia Klubo Esperantotur dum Ĝenerala Kunveno akceptos la prilaboritan Turisman Esperanto-Kalendaron por la jaro 2011. Ekde tagmezo red. Barbara Pietrzak, Ĝenerala Sekretario de UEA gvidos kurson pri Informado de Universala Esperanto-Asocio. Posttagmeze de la 16.30 estos daǔrigotaj kursoj de Francisko Garcio pri Esperanto kaj hispana lingvoj kaj de Marc Cuffez pri Esperanto kaj lingvoj en Belgio. Dum 18-19.09.2010 estos MALFERMAJ TAGOJ en ISTK kaj Internacia Klubo Esperantotur, do partopreno en ĉiuj aranĝoj dum tiuj du tagoj estas por ĉiuj senpaga. De lundo ĝis vendredo (20-24.09.2010) la partoprenantoj daǔrigos kursojn pri turismo, kulturo kaj lingvoj, vizitos la urbon Bydgoszcz, prezidenton de Bydgoszcz - mag. Konstanty Dombrowicz en urbodomo, ĉeestos kurson pri diplomatio, kiun gvidos en Muzeo de Diplomatio ĝia Direktoro Prof d-ro hab - Adam Sudol kaj fine de la semajno ekskursos al Biskupin por viziti Internacian Arkeologian Festivalon kaj al urbo POZNAN por la 26-aj Artaj Konfrontoj de Esperanto dum 24-26.09.2010.

 

    Bonvenon al Bydgoszcz ĉu por Malfermaj Tagoj en ISTK (18-19.09), ĉu por la 35-a IFTEK kun 36-a AKB/AIS-Sesio dum 18-24.09.2010, ĉu por la tutjara studado 2010/2011 en ISTK kaj UKW-Universitato ĝis majo 2010. Legu aparte sendatan informilon pri ISTK, AIS kaj UKW-studado en Bydgoszcz.

 

    Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, str. M. Skłodowskiej - Curie 10, 85-094 Bydgoszcz, Pollando; tel./fakso: 48 52 346 11 51;
rete:stud@esperanto.bydgoszcz.eu, info@esperanto.bydgoszcz.eu

 

    Bank Pocztowy SA O/Bydgoszcz, Konto n-ro (IBAN): PL 80 13201117 2034 0100 2000 0001

 

    SWIFT kodo POCZPLP4 por Internacia Centro

 

(el info@esperanto.bydgoszcz.eu)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng