Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La estraro de UEA nuligis la kontraktonuligon de Stano Marček
2010-09-08

    La nuna kontrakto de Stano Marček kiel redaktoro de la revuo de la Universala Esperanto-Asocio validos ĝis la julia-aŭgusta numero en la venonta jaro. Intertempe la estraro de UEA ellaboros novan redaktopolitikon, kaj poste la posteno de redaktoro estos denove senkonkurse proponata al Stano Marček. Tion anoncis hodiaŭ al la komitato de UEA la ĝenerala sekretario de UEA Barbara Pietrzak. Ne plu validas do la decido de la malnova estraro pri konkurso pri la redaktora posteno. La nuligo de la kontraktonuligo okazis post voĉdonado.

 

    Kiel unu el siaj lastaj decidoj, la foriranta estraro de UEA en Havano decidis ne daŭrigi la nunan kontrakton pri la redaktado de revuo Esperanto kun Stano Marček, sed organizi konkurson, en kiu rajtas partopreni samrajte ankaŭ la nuna redaktoro. La decidon sekvis eksplodo de kritiko flanke de laŭta grupo de subtenantoj de la nuna linio de la revuo, kiuj jam dum la kongreso en Havano iniciatis kolekton de subskriboj kontraŭ la redaktora konkurso.

 

    Aldone la komitato de UEA en Havano akceptis rezolucion kun la jena enhavo:

 

    La Komitato petas la estraron okupiĝi pri nova redaktopolitiko de la eldonaĵoj de UEA, inkluzive de la revuo Esperanto kaj prezenti la proponon pri la nova redakta politiko al la Komitato mem antaŭ ol akcepti ĝin. Intertempe oni ne faru aliajn decidojn pri tio. La Komitato petas tion konsiderante la ĝisnunajn decidojn de la estraro.

 

    En Havano la prezidanto kaj la ĝenerala direktoro de UEA komprenigis, ke la komitata rezolucio ne influas la redaktoran konkurson, ĉar la elekto de redaktoro apartenas al la kompetento de la estraro.

 

    La kritiko daŭris post la kongreso en diversaj retaj forumoj, sed ankoraŭ en aŭgusto la prezidanto de UEA en Libera Folio certigis, ke redaktora konkurso nepre okazos, kvankam ĝi verŝajne estos prokrastita. Tamen evidente la linio de la prezidanto renkontis kontraŭstaron ankaŭ ene de la estraro, kiu nun nuligas la decidon faritan en Havano.

 

    La nuligo de la kontraktonuligo iĝis konata lunde posttagmeze, kiam la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, sendis al la komitato de UEA ampleksan mesaĝon kun interalie la jena frazo: "La estraro elektita en Havano malvalidigis la decidon de la malnova estraro pri la redaktopolitiko, t.s. ne ĉesigas la kontrakton kun la redaktoro de la Revuo kaj ne anoncas varbadon por la redaktora posteno."

 

    Kiel argumenton por la nuligo de la decido, la estrara mesaĝo dissendita de Barbara Pietrzak citas la decidon de la komitato, sed ankaŭ la ŝtorman publikan diskuton okazintan post la kongreso. Samtempe la estraro konstatas, ke la diskuto parte okazis sur malĝustaj premisoj:

 

    La estraro de UEA esprimas bedaŭron pro la disvolviĝo de publika diskuto pri la redakto-politiko de la revuo Esperanto, kaǔzita ĉu de miskomprenoj ĉu de opiniesprimoj formulitaj surbaze de nepreciza kono de faktoj.

 

    Pliaj enhavoj legeblas ĉe: http://www.liberafolio.org/2010/estraro-de-uea-nuligis-la-kontraktonuligon-de-stano-marcek

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng