2010-09-08 TAKE estas la mallongigo por Tutamerika Kongreso de Esperanto. Ĝi okazos de la 9-a ĝis la 14-a de julio de 2011 en urbego San Paulo, Brazilo. Ĝia temo estas: Procezoj de Regiona Integriĝo en Amerika Kontinento: la rolo de Esperanto.
Kial la evento koncerna nur al parto de la mondo povus esti tiom grava por disvastigado de Esperanto?
San Paulo estas la tria plej granda urbo en la mondo, kun pli ol dek milionoj da loĝantoj. Ĝi ankaŭ estas la plej granda el Brazilo kaj el LatinAmeriko. Ĝi estas la financa koro de Brazilo, kaj ĉi tie ni havas la sidejojn de la plej gravaj presaĵoj enlande: la revuoj Veja (Veĵa - Rigardu), Isto é (Ĉi tio estas - ĝi publikis raporton pri UK en Fortalezo 2002 kaj IJK en Pato Branco), kaj la ĵurnaloj O Estado de São Paulo, Folha de São Paulo kaj Diário de São Paulo. Ankaŭ ĉi tie oni trovas televidstaciojn Globo, SBT, Record kaj aliajn.
Por atentigi ilin, ni bezonas tri aferojn: loko, temo kaj nombro da partoprenantoj. Ni jam havas la unuajn du. Sed ni bezonas la trian.
Atentigu viajn parojn, viajn klubanojn, eĉ faru ekskursojn vojaĝante en la sama buso, en la sama flugo, parolu esperante dum ĉiu vojaĝo kaj elirante el la flughaveno kaj stacidomoj. Atentigu viajn kunvojaĝantojn, ĉiuj kiuj rigardas vin, kiel eble okazas dum la UK-ojn.
La aliĝo estas 30 USD/60 realoj ĝis la 30-a jariĝo, kaj 60 USD/100 realoj por pli aĝaj, ĝis la 31-a de decembro.
Iuj el vi eble legis pri la kampanjo 500 aliĝantoj ĝis la fino de la jaro. Aliĝu al TAKE pli rapide ol via sukceso, por atingi tian celon aŭ eĉ superi ĝin.
Al tiuj, kiuj estis je la malfermo de 45-a BKE, en Campo Grande, memoru: la tasko de LKK (Loka Komitato el Kongreso) estas fari la plej bonan eventon. Por la partoprenantoj, estas aliĝi al kongreso kaj inviti, eĉ alvoki ĉiujn esperantistojn de viaj urboj, de via ŝtato/provinco por partopreni en San Paulo.
Rigardu la paĝon de Esperanto Asocio de San Paulo, kie oni troviĝas la plej aktualajn informojn: http://www.easp.org.br kaj ĝis la kongreso!
(el “ipernity” de Edgar Massaaki Egawa)
Redaktoro: Jin Chenxi |