Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanhaja Monda Ekspozicio en okuloj de alilandaj amaskomunikiloj: Renkontiĝo de Ŝanhajo kun la mondo
2010-09-08

 

 Ĉinaj kaj germanaj mezlernejanoj antaǔ la Germana Pavilono.

 

Ĉina Pavilono 

 

 Verdejo antaǔ la Kultura Centro de ŜME

 

 

Vicatendantaj vizitantoj antaǔ la Saudi-Arabia Pavilono 

 

    "Malfermita Ĉinio mem estas granda magneto kaj la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kiel granda nomkarto havigis al germanoj novajn konojn pri Ĉinio," diris germana raportisto K Pip en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). "Ĉiutage multaj homoj vizitas la rubrikon pri ŜME de nia retejo. Post rigardo de nia videofrekvenco pri ŜME germanaj retumantoj diris, ke ili certe trovos tempon por vojaĝi al Ŝanhajo por viziti ŜME kaj ĉarman Ĉinion."

 

Sperti ĉarmon de Ĉinio

    UsonaTime Magazinediris: "ŜME estas ĝoja momento por Ŝanhajo, plej vigla, plej metropola kaj plej moda urbo en Ĉinio." Ĝi opinias, ke ŜME enkorpigis ĉarmon de Ŝanhajo, ĉar "la stilo de Ŝanhajo estas fari grandan aferon." Unuatage post malfermo de la ĝardeno de ŜME rusaITAR-TASSdonis al ĝi altan takson en sia raporto: Ĉi-foja Monda Ekspozicio estas unuafoje gastigita de disvolviĝanta lando en sia 150-jara historio. Por Ĉinio ĝia grava signifo ne malsuperas tiun de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.

    Franca ĵurnaloLe Figarodiris en sia artikolo sub la titolo "Ŝanhajo renkontiĝas kun la tuta mondo", ke Ŝanhajo aligis ĉirkaǔ 200 landojn kaj regionojn al ŜME en la ĝardeno kun 5 kvadrataj kilometroj kaj tie renkontiĝas ankaǔ artistoj, arkitektoj kaj inventistoj. Ĉu en la rozkolora Japana Pavilono, aŭ en la Nederlanda Pavilono kvazaŭ el kunmetitaj ludiloj, ĉu en la Brita Pavilono en formo de eĥino aŭ en la Rusa Pavilono kun formo de erodio, oni sentas sin kvazaŭ en Disney-lando. Vizitantoj miris pro la skalo de ŜME kaj bedaǔris pro mallonga tempo de ŜME montranta ĉiujn kulturojn.

   Japan Xinhua Chinese Presskomparis ŜME kun la Monda Ekspozicio en Aichi. Ĝi diris en sia artikolo, ke ŜME okazis en la momento de reprosperiĝo de la mondo kaj estas gastigata de Ĉinio, "movforta riĉfonto" de la monda ekonomio, pro tio ĝi estas multe atentata de la tuta mondo. ŜME alportos al la mondo "riĉaĵojn" kaj "profitojn" kaj utilos al esploro de la nova vojo por disvolviĝo de la ekonomia socio en tutgloba tempo kaj al rapidigo de "ŝanĝo de Ĉinio".

 

ŜME estas bona ŝanco por koni Ĉinion

    Artikolo de japana ĵurnaloTokyo Webopinias, ke ŜME estas bona ŝanco por pliprofundigi komprenon inter Ĉinio kaj la mondo kaj nova ŝanco por plibonigi rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

    Brita ĵurnaloFinancial Timescitis en sia artikolo vorton de Wu Zhiqiang, profesoro pri urboplanado en Tongji-universitato: "Ŝanhajo en 15 jaroj plenumis aferon, kiu bezonis 150 jarojn por Londono." La konstruado de metroo en Ŝanhajo komenciĝis en la jaro 1995, kaj nur en la pasinta jaro oni jam konstruis fervojojn kun longeco de 420 kilometroj. Nun Ŝanhajo gastigas la Mondan Ekspozicion plej grandan en ĝia historio.

    Franca raportisto rimarkis, ke la celo de ŜME estas fari ĝin verda Monda Ekspozicio. Ŝanhajo estas rapide disvolviĝanta metropolo kaj urbo transformiĝanta de polucia urbo al la mediprotekta. Alia raportisto diris: "Organizantoj de ŜME havas memfidon reformi la urbocentron kun 5.28 kvadrataj kilometroj en oazon por ke ellaskvanto de karbona dioksido reduktiĝu je 70% kompare kun tiu de aliaj urboj."

    Post aperigo de tiuj artikoloj en retejo francaj retumantoj faris komentojn pri la artikoloj. Iu franco skribis: "Mi huraas por Ĉinio. En la lastaj jaroj Ĉinio investis dekojn da miliardoj da juanoj por regenerebla energio… Kompreneble por Ĉinio estas multaj aferoj por fari, tamen ĝi almenaǔ jam ekagis. Por bridi polucion Ĉinio malrapidigis kreskon de loĝantoj. Tio estas imitinda por la tuta mondo."

 

Ŝanĝoj de Ĉinio

    Iuj eksterlandaj amaskomunikiloj opinias, ke oni devas profunde fosi signifon de ŜME por la ĉina socio aǔ loĝantoj en urboj. La 16-an de majo usonaTHE CHINA PRESS WEEKLYdiris en sia artikolo, ke en la ĝardeno de ŜME vicatendantaj ĉinoj babilis kie oni povas trinki akvon kaj kiuj junaj servistinoj estas belaj sed tute ne havas intereson sperti la temon de ŜME "Bela urbo, bela vivo".

    Ĵurnalo de la Korea RespublikoJoongAng Dailyintervjuis korean komerciston okupiĝantan pri biennegoco en Ŝanhajo. Kiam raportisto demandis "kion vi vidis dum vizito de ŜME?" la komercisto respondis: "vicatendadon de ĉinoj". Sub alta temperaturo de ĉ. 30℃ vizitantoj foje vicatendis 3-4 horojn. Tio iom mirigis la korean komerciston, ĉar en lia impreso mankis al ĉinoj koncepto pri vicatendo.

    La artikolo diris, ke ŜME montris ŝanĝiĝon de Ĉinio. Malgraŭ diversaj argumentoj pri Ĉinio, ĝi daǔrigos sian vojon laǔ sia plano kiel en la pasintaj 30 jaroj de reformado kaj pordomalfermo.

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng