Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kien Bulgara Esperanto-Asocio iros?
2010-09-09

    La 62-a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Sopot, 3-5 septembro 2010, elektis novan prezidanton: post tri sinsekvaj mandatoj Petar Todorov (iama UEA-estrarano) ne plu sidas ĉe la pinto de BEA; tamen li restas en la novelektita Estraro.

 

    Nova prezidanto estas Boĵidar Leonov el Karlovo: lia (esperanto)-altlernejo estas AIS-filio, sed ĝi daŭre atendas la agnoskon de la bulgara ŝtato.

 

    La ĝisnuna sekretario de la asocio, Mariana Evlogieva, rezignis resti estrarano; male, la ĝisnuna estrarano c-ano Georgi Miĥalkov restas kiel sekretario de la asocio kaj plu redaktoras la presorganon de BEA, "Bulgara Esperantisto". Vicprezidanto dum la sekvaj tri jaroj estos Maja Gorova, tre fama bulgara pentristino (filino de Ĥristo Gorov, honora membro de UEA). Estrarano restos ankaŭ Boris Gaĝanov, ĝisnuna vicprezidanto de BEA.

 

    La kongreson ĉeestis ĉirkaŭ 150 personoj, inter ili gastoj el Danio, Japanio, Korea Respubliko, Serbio, Hungario, Rumanio, Nederlando, Pollando.

 

    Kien Bulgara Esperanto-Asocio iros? Tion respondos la sekvaj tri jaroj, sub la gvido de Boĵidar Leonov.

 

    En Bulgario tri establoj estas aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: en Vraco, Razgrado kaj la ĉefurbo Sofio. En Bulgario estas redaktata, presata kaj ekspedata la revuo "Literatura Foiro", presataj kaj ekspedataj estas "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina".

 

(el ESPERANTA CIVITO)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng