Estas konstruata la unua flughaveno en tibeta regiono de Gansu-provinco
2010-09-09
Ceremonio por meto de la unua konstruŝtono
La 7-an de septembro, komenciĝis konstruado de la unua flughaveno en tibeta regiono de Gansu-provinco, nordokcidenta Ĉinio. La flughaveno situas en Xiahe-gubernio, Gannan-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de Gansu-provinco. La flughaveno estas regiona flughaveno kun dromo de 3,000 metroj. Finkonstruota post tri jaroj, ĝi efike akcelos disvolvon de la regiona ekonomio precipe turisma ekonomio.