2010-09-09
 Senpaga trinkado en la ĝardeno de ŜME |
De la 1-a de majo ĝis la 7-a de septembro, la instalaĵoj de rekte trinkebla akvo en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) jam liveris 105 mil tonojn da akvo. Laŭstatistike, ĝis la fermo de ŜME, la akvo liverota de tiuj instalaĵoj atingos 165 mil tonojn. Por garantii la kvanton kaj kvaliton de la akvo, la nombro de akvoprovizaj punktoj plimultiĝis de 101 al 112, kaj tiu de la kranoj de 1,172 al 1,722. Ĝis nun, la higiena normo de la akvo konformas al tiu postulata.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |