Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
9-a Novjara Renkontiĝo (NR)
2010-09-09

    La 9-a Novjara Renkontiĝo (NR) okazos denove en Saarbrücken de la 27-a de decembro 2010 ĝis 3-a de januaro 2011 (lundo ĝis lundo).

 

Komune festi la Novan Jaron

    Ni invitas vin partopreni en la 9-a NR, denove en Saarbrücken, urbo apud la franc-germana landlimo. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

    Paralele okazos ankaǔ Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasinta NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj bone funkcias - venontfoje estos iom pli da specialaj programeroj por junuloj kaj junaj plenkreskuloj.

 

Programo

Libertempo kaj iom da kleriĝo

    Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuos promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj denove prezenton de Christoph Frank, kiun li jam zorge preparas.

"Estonteco"

    Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo de helpantoj.

    Kiel ĝeneralan temon ni ĉi-foje planas la "estontecon". Ni celas ligi al tio prelegojn kaj aliajn ofertojn - pri la estonteco de Esperanto aŭ de via profesio, de la klimato aŭ de teknikaj iloj. Kompreneble kiel kutime estos ankaŭ multaj ofertoj pri aliaj temoj. Ni ankoraŭ diskutas, kiun temaron havu la infana kaj junulara programo.

Koncerto

    Kompreneble ankaŭ ĉi-foje ni havos muzikan koncerton de konata Esperanto-grupo aŭ muzikisto. En la pasintaj jaroj koncertis por ni interalie Martin Wiese el Svedio, Alejandro Cossavella el Argentino, Kajto, Kim (ekzemple "Ska-virino"), Ĵomart kaj Nataŝa kun Karina (filmo pri la koncerto dum UK 2008 ĉe dailymotion), Akordo kaj JoMo (aŭ jOmO).

Pliaj vesperoj

    Krome estos luda kaj internacia vesperoj, muzikaj prezentoj de unuopaj partoprenantoj kaj - kompreneble - silvestra festo kun konvena bufedo kaj diskoteko.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

    Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28-a kaj 29-a de decembro); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)

Infanoj preferas lerni ludante

    Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno - ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj.

    Krome ili komune ludos, praktikos la lingvon dum manlaboraj rondoj kaj eble ĉeestos prezentadon de la konata Mazi-vidbendo. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

Tranoktado

    Ĉiuj ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo; la litoj estas duetaĝaj. La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune aǔ dise (la kotizo estas la sama).

Renkontiĝejo proksime al la urbocentro

    La renkontiĝejo troviĝas apud lageto kaj malgranda parko. La centro de la urbo estas en piedira distanco de kvaronhoro, en la alia direkto vi povos atingi arbaron ene de dudek minutoj. 

Adreso de la 9-a NR 2010/11:

Europa-Jugendherberge

Jugendgästehaus Saarbrücken

Meerwiesertalweg 31 66123 Saarbrücken

Telefono de la domadministrantoj:

06 81 - 3 30 40 (el eksterlando +49-681-330 40)

(NR-Organizantoj: 0173-162 90 63, +49-173-162 90 63) "Komune festi la Novan Jaron"denove en Saarbrücken

"Komune festi la Novan Jaron"

(el http://www.esperantoland.org/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng