2010-09-09
|
Jiang Yu en la gazetara konferenco
|
 |
Foto de la fiŝkapta ŝipo de Ĉinio publikigita en amaskomunikilo
|
La 7-an de septembro Jiang Yu, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris al raportistoj en gazetara konferenco, ke Ĉinio serioze traktas kun Japanio pri tio, ke japana patrona ŝipo porkaptis kaj retenis fiŝkaptan ŝipon de Ĉinio en la marareo ĉe Diaoyu-Insularo.
Jiang Yu emfazis, ke de la antikveco Diaoyu-Insularo kaj apudaj insuloj estas teritorio de Ĉinio. Kaj Ĉinio malpermesas al la japanaj ŝipoj fari patroladon en la tiea marareo, kaj por ne paroli pri ajn agado damaĝi la sekurecon de fiŝkaptaj ŝipoj kaj ŝipanoj de Ĉinio.
Jiang Yu esprimis, ke Ĉinio serioze zorgos la staton de la afero kaj konservos sian rajton fari pluan agadon.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|