2010-09-09
 |
DVD pri tema filmo “Tibeto el la Ĉielo”
|
En la 31-a de aŭgusto, la Tibeta Pavilono de Ŝanhaja Monda Ekspozicio unuafoje disdonis 5 000 DVD pri tema filmo “Tibeto el la Ĉielo”. Tiuj ĉi videodiskoj estis donacitaj al invititoj kaj vizitantoj de la Monda Ekspozicio. La tema filmo ĉiuflanke prezentas superbajn tibetajn naturajn pejzaĝojn, riĉan tibetan kulturon kaj feliĉan vivon de la tibeta popolo.
Ekde kiam la tema filmo “Tibeto el la Ĉielo” estis prezentita, ĝi fariĝis alloga punkto de la Tibeta Pavilono. La estro de la Tibeta Pavilono Tian Fuli konigis, ke ĝis nun jam pli ol miliono da person-fojoj rigardis la filmon en la Tibeta Pavilono. Favoraj komentoj venis amase.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|