2010-09-10 La nova partio Unu Mondo, ĵus fondita de esperantistoj en Germanio, strebas partopreni en regionaj elektoj en Germanio en 2013, kaj en la elekto de la Eŭropa Parlamento en 2014. Pluraj el la fondintoj transiris al la nova partio el la pli malnova esperantista partio EDE, Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Dum EDE koncentriĝis al agado en Eŭropo, la nova partio volas agadi mondskale. "Nia unua vicprezidanto Fabian Elleder estas neesperantisto, kiu entuziasmiĝis pri nia afero ĉefe pro nia mondfederisma sinteno. Tio estas kuraĝiga signo, dum laŭ mia impreso EDE finfine restis fermita en si mem, almenaŭ en Germanio", rakontas Ulrich Matthias, unu el la fondintoj, en intervjuo de Libera Folio.
(el Ret-Info)
Redaktorino: Chen Ji |