Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Instrui Esperanton en Indonezio
2010-09-10

    Post du semajnoj mi foriros al Indonezio por, same kiel pasintjare, instrui Esperanton kaj fari esplorojn pri la Esperanto-movado en Indonezio. Aldone mi partoprenos la Mondan Vegetaranan Kongreson, en kiu TEVA (Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio) havos budon por informi la kongresantojn pri Esperanto.

    Por la instruado al kelkcent homoj mi jam sendis al Indonezio indoneziajn ŝlosilojn, Poŝamikojn kaj Bazajn Ilustritajn Radikarojn, tamen ne en sufiĉaj kvantoj.

    Feliĉe Komisiono pri Azia E-Movado konsentis bele subteni la projekton, same kiel pluraj malavaraj privatuloj, al kiuj mi kore dankas.

    Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la vojaĝo, eblas sekvi min ĉe la blogo ĉe retejo kiu traktas plurajn aspektojn de "Esperanto en Indonezio".

Antaǔdankon,

    Heidi Goes

http://www.facebook.com/group.php?gid=205294336248

http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/home/video

(el Ret-Info)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng