Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tunizio -- Lando de naturo kaj fervoro
2010-09-13


Bao Kexin (la dua de dekstre en la antaŭa vico) interesiĝas pri la algilaĵo-farado en la Tunizia Pavilono.

 


Vizitantoj en la Tunizia Pavilono 

 

    Grandaj arkaj pordoj simetrie starantaj, eŭropaj kasteloj, tradiciaj floroj, okulfrapaj koloroj... la Tunizia Pavilono kun 1000 kvadrataj metroj situas najbare de la Komuna Pavilono de Afriko. Ĝiaj eksteraj muroj estas el difrakt-platoj kun bildoj pri la tuniziaj urboj tradiciaj kaj modernaj.

 

    “Tunizio estas tute fremda por mi, ĝuste pro tio, mi scivolemas kaj venas al la pavilono,” diris 11-jara Bao Kexin kun plenkreskula mieno.

 

    La Tunizia Pavilono situas en la Zono C. Ĝi kun temo “fervora lando fandiĝanta en la naturo” dividiĝas en tri partoj, nome “lando kun brilaj pejzaĝoj”, “urbo kun plur-kulturoj” kaj “lando kun longa civilizacio”. En la ronda teatro oni povas rigardi la filmojn pri brilaj pejzaĵoj de Tunizio kaj ĝiaj plur-kulturoj kaj longa civilizacio. Oni konstruis la teatron kaj ĝiajn sidlokojn imitante la faman antikvan roman restaĵon en Tunizio. Oni eĉ “translokis” la tre faman urbeton -- Blu-plankan Urbeton en la pavilonon. En la ĝardeno de la pavilono mildaj tradiciaj tuniziaj melodioj plaĉis al la oreloj de vizitantoj, kaj la originala tunizia aromo sentigis vizitantojn kvazaŭ en la sonĝo. En la kafejo de la pavilono oni povas persone fari kaj gustumi la manfaritan kafon, tie troveblas ankaŭ aliaj tuniziaj bongustaĵoj. Kaj ankaŭ argilaĵo-farado altiris al si grandan atenton de la vizitantoj.

 

    Kiel “posta ĝardeno de Eŭropo” Tunizio estas honorita kiel “Perlo de Mediteraneo". Ĝi kun 1300 kilometroj da marborda linio estas tipa mediteranea lando, havas riĉajn turismajn resursojn kaj kulturajn heredaĵojn: bela Mediteraneo, mirinda Sahara Dezerto, antikva restaĵo Carthage... Kaj Tunizio estas lando, kie kolektiĝas multaj antikvaj kulturoj de Carthage, antikva Romo, Byzantium, Arabio kaj Francio, tial ĝi estas malferma lando kun plur-kulturoj, pro tio ĉiujare al ĝi vojaĝas pli ol dek milionoj da vizitantoj.

 

    “Estas tute neatendite, ke Tunizio estas tiel interesa lando! Se mi havos ŝancon, mi vizitos la landon, ” diris Bao Kexin.

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng