Antaŭ la domo de la Interkultura Centro Herzberg estis inaŭgurita esperantlingva tabulo, kiu montras al la interna ĝardeno, kie kreskas Esperanto-plantoj: Esperanto-rozo, Esperanto-tulipo kaj Esperanto-klematito.
Nova akiraĵo estas rara rozo kun la oficiala nomo: D-ro Zamenhof. Klubanoj kaj vizitantoj de la Interkultura Centro Herzberg inaŭguris la tabulon kaj havis agrablan kunvenon en la ĝardeno. Jen kelkaj fotoj sube.