2010-09-13
 La malferma ceremonio de la ekspozicio de pentraĵoj de aŭstimaj infanoj “Steloj kaj Voloj” |
|
 Pentraĵoj de aŭtismaj infanoj |
|
 Pentraĵoj de aŭtismaj infanoj |
|
 Pentraĵoj de aŭtismaj infanoj |
En la 20-a de aŭgusto, malfermiĝis eksterordinara ekspozicio de pentraĵoj de aŭtismaj infanoj pri la temo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en la Sveda Pavilono. La ekspozicio estas grava parto de serio da aktivecoj por aŭtismaj infanoj okazigita de la Ŝanhaja Infana Resaniga kaj Trejna Centro Aihao kaj Astrazeneca Kompanio. La ekspozicio de pentraĵoj nomata “Steloj kaj voloj” okazos por preskaŭ 3 semajnoj en la Sveda Pavilono kaj la Brita Pavilono unu post alia. La ekspozicio de la aŭtismaj infanoj prezentas la malmulte konatajn kolorriĉajn internajn mondojn de la infanoj kaj samtempe per la granda platformo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio vokas la prizorgon kaj amon de homoj el diversaj rondoj al la aŭtismaj infanoj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi
|