Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Projekto MOZAIKO - nova interreta vikimagazino de interesaĵoj - lanĉita!
2010-09-13

    Ĉe http://www.esperanto.cz la retpaĝaro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, en la rubriky Aktuality (Aktualaĵoj) aperis la 3-an de septembro nova interreta monatrevueto nomita MOZAIKO. Tiu ĉi netradicia magazino de interesaĵoj estas tempoŝpare bazita plejparte sur ligiloj al artikoloj en Esperanta Vikipedio.

 

    Ĝia ĉefa celo estas proponi al esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne bone konas la interretan enciklopedion Vikipedio aŭ ankoraŭ iom dubas pri ĝia valoro kaj utileco, elekton de legindaĵoj el plej diversaj fakoj, tiel ke laŭeble ĉiu trovu ion interesan por si.

 

    La artikoloj povas esti uzataj ne nur por individua kleriĝado kaj lingva perfektiĝado sed ankaŭ kiel fonto por preparo de lingvokursoj por progresintoj aŭ por pretigo de prelegoj por E-kunvenoj aŭ aranĝoj.

 

    La interreta vikirevueto aperas dume dulingve (Esperante kaj ĉeĥe) en la ĉeĥlingva versio de http://www.esperanto.cz. Ĝi do celas ankaŭ neesperantistajn vizitantojn de la retpaĝaro montrante Esperanton kiel modernan plenvaloran lingvon.

 

    En la unua numero vi povos legi artikolojn ekz. pri Armenio, havaja lingvo, inkaa imperio, Fryderyk Chopin (inkl. muzikspecimenon), Mahatmo Gandhi, delfenoj, aikido, rubrikon pri Ĉeĥio k.a.

 

    La enhavon kaj aliron al unuopaj artikoloj vi trovos ĉi-tie:

 

    http://www.esperanto.cz/cs/aktuality/novy-internetovy-magazin-zajimavosti-mozaiko-se-predstavuje.html.

 

    La iniciatintino de la projekto kaj ĉefredaktorino Pavla Dvořáková bonvenigos viajn reagojn kaj proponojn por enhavo de la sekvontaj numeroj! Antaŭdankon por plua diskonigo de la informo en Esperantujo!

 

    Kontaktadreso: komputado heliko esperanto.cz

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng