Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭgusto
2010-09-13

    02-09: 60-a Kongreso de KELI en Beregdaróc, Hungario. Kristana kunveno. Matena kaj vespera preĝoj, prelegoj pri diversaj temoj, ekskursoj. adr.: Ráczkevy Eotvos Agnes, Pf. 5, HU-1400 Budapest, Hungario. TTT-paĝo: www.chez.com/keli, retpoŝto: keli.2010@yahoo.com.

 

    02-11: Somera Seminario de ILEI-Ĉinio en Taiyuan. Seminario por E-instruistoj kaj instruemuloj, kiuj matene prelegas kaj posttagmeze instruas, babilas, prezentas, ludas. Du ekskursoj duontagaj. La ĉefa celo estas lerni aliajn instruajn metodojn kaj paroligi ĉinajn esperantistojn. Alilandanoj bonvenas. adr.: Prof. Gong Xiaofeng, School of Environmental and Chemical Engineering, Nanchang-Universitato, CN-330031, Nanchang, Ĉinio. retpoŝto: arko.gong@qq.com.

 

    03-09: Internacia Junulara Semajno en Pécs, Hungario. Tradicia junulara aranĝo. Ne forgesu kunporti vian akvopistolon! adr.: Hungara Esperanto-Junularo, Dévainé Gede Krisztina, TTT-paĝo: www.ijs.hu, retpoŝto: kiki.esperanto@gmail.com.

 

    07-14: Someraj kursoj (semajna staĝo) en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Diversnivelaj kursoj kaj kromaj aktivaĵoj.

 

    08-11: 5-a Internacia Renkontiĝo de Meditado en Seulo, Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigas enhavriĉan renkontiĝon kun diversaj programoj ĉiujare, en kiu oni povas praktiki meditadon, fari komunan ekskurson al vizitindaj lokoj, sperti la korean kulturon. adr.: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo. TTT-paĝo: www.uonbulismo.net, retpoŝto: esperanto@saluton.net.

 

    09-13: 50-a Somera Festivalo - Kunludu kaj kunstudu en Barlastono, Britio. Du-nivela kursaro kun la eblo turismi aŭ private studi, esplori en la Biblioteko Butler. Pro la jubileo okazos aparta festo meze de la semajno. adr.: Esperanto-Domo, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. tel.: 44-(0)1782-372141. retpoŝto: eab@esperanto-gb.org.

 

    09-16: MELA (MEmzorga LAg-umado) en Délegyháza, Hungario.

 

    10-17: Muzika staĝo en Kvinpetalo. Kantoj, ĥoroj, orkestra muziko, realigo de KD, kun Markov-familianoj.

 

    13-20: FESTO en Tuluzo, Francio. Esperantomuziko: Jomo kaj Vinilkosmo. adr.: JEFO, TTT-paĝoj: http://esperanto-jeunes.org/-Festo-2010?lang=eo, http://jefo.fr, retpoŝto: bjokac+eventoj@gmail.com.

 

    14-22: Pluezekaj Renkontiĝoj Internaciaj en Plouézec, Francio. Kursoj de diversaj niveloj, turismo, ekskurso, atelieroj. adr.: Plouézec Espéranto, 5 hent toul broc’h, FR-22470 Plouézec, Francio. TTT-paĝo:
www.pluezek-esperanto.net, retpoŝto: pluezek@gmail.com.

 

    20-22: 6-a Nordorienta Ĉina Kongreso de Esperanto en Dandung, Ĉinio.

 

    21-28: EKOTUR (Ekoturisma renkontiĝo por biciklantoj kaj piedturistoj) en la regiono de lagoj en la suda Ĉeĥio.

 

    21-28: 77-a Itala Kongreso de Esperanto en Lignano Sabbiadoro (Linjano Orsabla), Italio. La ĉeftemo: Lingvaj rajtoj en la Eŭropa multkultura socio. La ĉiujara itala nacia kongreso okazas ĉe la marbordo. Ĉi-jare la itala organizita E-movado festas sian 100-jariĝon. adr.: Brunetto Casini, TTT-paĝo: http://italakongreso.esperantoitalia.it, retpoŝto: esperanto@edistudio.it.

 

    21-28: 36-a Internacia Semajno de Esperanto en Sète apud Montpellier, Francio. Trinivelaj kursoj, 50 m de mediteranea plaĝo, ekskursoj, libroservo. adr.: Esperanto, Kulturo kaj Progreso, 10 passage J. Ferry, FR-34290 Servian, Francio. tel.: +33(0)4673916 30. TTT-paĝo: http://pagesperso-orange.fr/nikolao/esperanto.html, retpoŝto: jf.passarella@free.fr.

 

    27-29: 3-a Somera Universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) en kastelo Greziljono en Baugé, Francio. La politika asocio EDE invitas simpatiantojn de EDE kaj iliajn familiojn. retpoŝto: bert.schumann@gmail.com, TTT-paĝo: www.ed-e.org/Somera-Universitato-en-kastelo,303.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng