Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Septembro
2010-09-13

    11: Literumiloj kaj Lingvohelpiloj. Kolokvo/Ateliero en la domo de Andreo Cseh, Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, gvidata de Marek Blahuš (Univ. Brno), Eckhard Bick (E@I-projekto Lingvohelpilo) kaj Toon Witkam (ESPSOF). TTT-paĝo: www.iei.nl, retpoŝto: cxej@blahus.cz.

 

    12: 9-a Spiritisma Esperanta Renkontiĝo (SER) en Rio de Ĵanejro, Brazilo. "Esperanto: ilo de paco inter la popoloj". Prelego kaj artaj momentoj (muziko, teatraj skeĉoj, poemoj) de la 9-a atm ĝis la 1-a ptm. adr.: E.G. Lazaro Luiz Zamenhof, Strato Abilio dos Santos 137 - Bento Ribeiro. TTT-paĝo: www.lazaroluizzamenhof.com, retpoŝto: contato@lazaroluizzamenhof.com.br.

 

    17-19: Semajnfinaj E-kursoj en pluraj niveloj en Herzberg, Germanio.

 

    18-27: Internacia arta E-festivalo Velura sezono 15 en Jalto (Krimeo, Ukrainio), dum milda, t.n. velura sezono, kiam la suno ne plu bruligas, sed la maro ankoraŭ estas varma. Koncertoj: kantoj, dancoj, spektakloj. Ekskursoj al pitoreskaj kaj historiaj lokoj de Krimeo, turistaj marŝoj al montaro, renkontiĝo de E-komputistoj. tel.: +3-096-4838585, 38(0654)319085. * Jefim Zajdman, TTT-paĝo: www.jaltaespero.narod.ru, retpoŝto: jefim_z@mail.ru.

 

    19: 13-a ERT - Esperanta Renkontiĝo de Taguatinga (Braziljo, Brazilo). retpoŝto: tek.esperanto@ig.com.br.

 

    24-26: XXVI-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto 'ARKONES' en Poznań, Pollando. Sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Pollando. Unu el la plej grandskalaj manifestadoj de Esperanto-kulturo sub aŭspicioj de UEA kaj PEJ. adr.: Tobiasz Kaźmierski, retpoŝto: tobiasz@esenco.org, TTT-paĝo: www.arkones.org.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng