Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Luksemburga Pavilono de ŜME okazigis someran kampadejon “Senkarbona Vojaĝo”
2010-09-13


Geknaboj el Xinhuamen-a Elementa Lernejo en Tianshui dancas.

 


Geknaboj pentras verdajn urbojn sur paperoj.

 


Xinhuamen-a Elementa Lernejo donacas kaligrafaĵon al la Luksemburga Pavilono. 

 

    En la 20-a de aŭgusto, “Man-en-mane kun Verdo” - 2010 Arcelor-Mittal-a ĉina somera kampadejo “Senkarbona Vojaĝo” eniris en la ĝardenon de ŜME. Reprezentantoj de instruistoj kaj lernantoj el Arcelor-Mittal-a Xinhuamen-a Elementa Lernejo en Tianshui, Gansu, Ĉinio kaj infanoj de laborantoj de Arcelor Mittal el Pekino, Ŝanhajo, Changsha de Hunan kaj Rongcheng de Shandong kolektiĝis en la Luksemburga Pavilono de ŜME (la Luksemburga Pavilono sur reto) kaj okazigis tute novan interagan aktivadon kun la temo de mediprotektado kaj malaltkarbano. Ĝenerala konsulo de Luksemburgio en Ĉinio Pierre Ferring ĉeestis la aktivadon kaj esprimis bonvenon al la geknaboj.

 

    Arcelor Mittal estas la plej granda fer-ŝtala entrepreno en la mondo. La ĉefsidejo troviĝas en Luksemburgio. En la tertremego en Wenchuan, Sichuan, Ĉinio en la jaro 2008, la klasdomoj de Xinhuamen-a Elementa Lernejo en Tianshui, Gansu serioze detruiĝis. Kun komuna penado de Arcelor-Mittal-a Grupo, Luksemburgio kaj rilataj registaraj organizoj de Gansu Provinco, nova Xinhuamen-a Elementa Lernejo estas rekonstruita en la 20-a de aŭgusto, 2009. La novaj domoj de la lernejo montras konceptojn pri mediprotektado kaj daŭrigebla disvolvado.

 

    “Malaltkarbona Monda Ekspozicio” estas idealo, al kiu ŜME plenenergie strebas. Por ke la geknaboj persone sperti la penadon de ŜME en flanko de malaltkarbono kaj mediprotekto kaj por fari solidan edukon pri mediprotekto al la geknaboj, Arcelor-Mittal-a Grupo kune kun la Luksemburga Pavilono de ŜME invitis la geknabojn al la ĝardeno de ŜME por persone sperti “Senkarbonan Vojaĝon” en la unua jariĝo de Arcelor-Mittal-a Xinhuamen-a Elementa Lernejo en Tianshui, Gansu.

 

    En la du-taga aktivado la geknaboj vizitis Ŝanhajan Sciencan kaj Energioŝparan Ekspozicion kaj aliajn konstruaĵojn kun mediprotaktaj teknikoj, iujn pavilonojn de ŜME. Ili ekkonis plurajn teknologiojn pri energioŝparo kaj mediprotektado. En la interaga aktivado okazinta en la Luksemburga Pavilono de ŜME, geknaboj de la somera kampadejo pentris verdajn urbojn en siaj imagoj kaj montris siajn bondezirojn al la estonta verda urbo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng