2010-09-14
 Moldaviaj aktoroj prezentas nacian dancon. |
La 12-a de septembro estas la Tago de la Moldavia Pavilono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. La lando sur ebenaĵo en orienta Eǔropo estas fama en la mondo pro sia aroma vino.
La Moldavia Pavilono troviĝas en la Komuna Pavilono de Eǔropo, zono C. Ĝi havas la temon "Mia urbo estas ankaǔ via urbo". La pavilono per objektoj, fotoj kaj multmedia ekrano montras moldaviajn disvolviĝon de urboj, naturajn pejzaĝojn kaj ĝian popolon gastaman kaj lertan en kanto kaj danco.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|