2010-09-14
Ni invitas vin de la 22-a ĝis la 29-a de aprilo 2011 al la 27-a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉi-foje ĝi okazos por la kvara fojo en la klerigejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la okcidenta rando de la Pfälzer Wald (Palatinata Arbaro).
La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi kore bonvenigas ankaŭ parojn kaj unuopulojn en ĉiu aĝgrupo. Kiel en la pasintaj jaroj, ni atendas pli ol 150 partoprenantojn el pli ol 15 landoj. Ankaŭ se vi mem aŭ alia familiano nur iomete parolas Esperanton, la renkontiĝo taŭgos: En niaj lingvokursoj ĉiu rapide lernas la bazojn de la lingvo aŭ povas plibonigi sian lingvokonon. Kaj dum la tuta renkontiĝo vi havos la eblon pli ekzerci ĝin . . .
Nia ĉi-jara domo troviĝas apud granda parko kaj estas bone ekipita. Vi povas elekti inter unu- ĝis kvar-litaj ĉambroj kun aŭ sen duŝejo.
Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Detalojn pri la programo ni anoncos en aŭtuno 2010.
Kaj kompreneble la PASKA LEPORO vizitos nin!
Pli da informo pri tiu evento...
Haus Maria Rosenberg
Rosenbergstraße 22
D-67714 Waldfischbach-Burgalben
Tel. +49-(0)6333-923-200
Fax +49-(0)6333-923-280
(el Libera Foiro)
Redaktoro: Wang Lihua
|