Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kuba knabino pretendanta esti ĉinino
2010-09-14

de HOU XIWEN

 


Sierra

 


 Sierra interparolas kun vizitanto en la Kuba Pavilono.

 

    Sierra, kun hirtaj haroj en kariba karaktero kaj okulvitroj kun nigraj kadroj, metis pavilonan sigelon sur la pasporton de la vizitantoj, sidante ĉe la enirejo de la Kuba Pavilono. Ŝi varme akceptis la vizitantojn al la pavilono kaj laŭte diris en la ĉina lingvo: “Oni sigelas laŭvice, laŭvice.”

 

    En libera tempo ŝi entuziasme prezentas sian nacian pavilonon: “Ĉi tie vi povas sperti ĉion de Kubo! Tie estas konstruaĵoj de Kubo, ĝiaj cigaro, kafo, koktelo kaj muziko!”

 

    “Jam 3 jarojn mi atendis ŜME.” 25-jara Sierra serioze diris al mi kun larĝe malfermitaj okuloj, “Mi ĉiam revas veni al Ĉinio.”

 

    En 1998, ŝi venis al Ĉinio kune kun sia patrino pro ŝia laboro. En Ĉinio Sierra sekvis lecionojn en la 55-a Mezlernejo de Pekino dum 5 jaroj. Kaj post sukceso en la eniraj ekzamenoj, ŝi studis kun ĝuo de la stipendio atribuita de la ĉina registaro en la fakultato pri internaciaj ekonomio kaj komerco de la Universitato de Internaciaj Ekonomio kaj Komerco.

 

    Diplomiĝinte el la universitato, Sierra revenis al Kubo, kaj eklaboris kiel komerca reprezentanto en telekomunika kompanio investita de Ĉinio kaj Kubo kune. Dum tiuj 3 jaroj ŝi estis ĉiam en kontakto kun ĉinoj, sed ne revenis al Ĉinio.

 

    Sierra diris: “Mi vivis plurajn jarojn antaŭe en Ĉinio, kaj prenis la landon kiel mian propran landon. Mi lernis pere de la ĉina lingvo en lernejoj de Ĉinio, kaj multaj vortoj de la patrina lingvo forfuĝis el mi. Reveninte al Kubo, mi estis fremda por multaj aferoj de mia patrolando. Multaj homoj ŝerce diris al mi, ke mi tuj reflugu al Ĉinio.”

 

    Dank’ al ŜME, Sierra havas ŝancon reveni al Ĉinio. Pro ŝia distingiĝinta elstareco en la ĉina lingvo, la kuba registaro prunteprenis ŝin de ŝia kompanio por 6 monatoj, tiele Sierra fariĝis laboranto de la Kuba Pavilono en ŜME. Tie ŝi estas tre okupita pro interpretado, sigelado kaj multaj aliaj aferoj grandaj kaj malgrandaj.

 

    Dank’ al sia kompetenteco en la ĉina lingvo, ŝi famiĝis en ŜME. Kiam Zhou Yongkang, konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Komisiono de la Politikaj kaj Leĝaj Aferoj, vizitis la Kuban Pavilonon en la komenco de majo, Sierra servis al li kiel interpretistino. “Li ĉiam ĝoje ridetis, aŭskultante mian interpretadon. Fine, li diris al mi kun rideto: ‘Vi bone parolas la ĉinan lingvon, kie vi lernis ĝin?’ Tio ege ĝojigis min.” ŝi diris.

 

    Ŝia pekina akĉento iam ĝenis ŝin dum la laboro en ŜME. “Mi kaj laboranto de la ĝardeno de ŜME jam interkonsentis telefone, ke mi iros preni varojn, sed kiam mi atingis la lokon, oni rifuzis min, ĉar kiel ajn oni ne kredis, ke mi estas tiu knabino, kiu flue parolis la ĉinan lingvon kun li telefone.” Sierra diris kun rideto.

 

    Sierra opiniis, ke por Kubo partopreni en ŜME havas profundan kaj longtempan signifon. “ŜME liveras ege bonan platformon al foraj kaj neevoluintaj landoj, kia Kubo, permesas al ili aktive montri sin kaj prezenti proponojn por progresado de la homaro sur tiu ĉi granda scenejo de la mondo.”

 

    Sierra kun granda ambicio partoprenis en konstruado de Ĉinio jam antaŭlonge, sin tenante kiel mastro de la lando. Kiam ŝi studis en universitato, ŝi partoprenis prelego-konkurson por alilandaj studentoj en Ĉinio okazigitan en Pekino, kaj gajnis la unuan premion per sia prelego kun la titolo “Pekino en miaj okuloj”. “En mia prelego mi faris komparon de ŝanĝiĝoj de Pekino en 1998-2005, kaj diris, ke iuj konstruaĵoj de Pekino, kiaj hutong-oj kaj kvadrataj kortoj, indas esti konservataj, sed bedaŭrinde, iuj el ili estis detruitaj,” ŝi diris.

 

    Tio estas la 3-a fojo por Sierra veni al Ŝanhajo. Ŝi trovis, ke Pudong de Ŝanhajo havis tiel gigantan ŝanĝiĝon ke ŝi ne plu rekonis ĝin. En ŝia memoro Pudong estas nur evoluanta distrikto, sed nuntempe tie arbare staras altaj domegoj. “Mi ŝatas plej Puxi, kie la orienta kaj la okcidenta kulturoj kunfandiĝis tiel bone ke mi eĉ ne volas forŝiri min de ĝi.”

 

    Menciindas la amikeco inter la ĉina kaj kuba popoloj, Sierra donis abundon da laŭdoj. “Pri Kubo ĉinoj pensas nature pri kafo, vino, Fidel Alejandro Castro Ruz, flugpilko, kaj la kuba popolo estas amika al la ĉina. En mia familio la elektraj aparatoj kaj aŭto estis fabrikitaj de Ĉinio.”

 

    “Ĉi-jare venas la 50-a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio. Niaj rilatoj estas longhistoriaj. Pripensu, ĉinoj veturis al Kubo jam en la 19-a jarcento.” daŭrigis Sierra.

 

    La vizitantoj al la Kuba Pavilono plejparte surprizis pri la lerteco de Sierra en la ĉina lingvo kaj sinsekve petis preni foton kune kun ŝi. Iuj ne povis sin deteni de scivolemo kaj demandis ŝin: “De kie vi venis efektive? Kiel bone vi parolas ĉine!”

 

    Sierra palpebrumadis per siaj grandaj okuloj kaj respondis kun petolemo: “Mi estas ĉinino!”

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng