2010-09-15 La rusa filmstudio "Itak" iĝis verŝajne la monda pioniro pri 3-dimensiaj Esperantaj filmoj: kunlaborantoj de 'Studio Itak' preparis la unuan parton de la lernu-kurso "Ana" en tridimensia animacia versio.
La produktintoj estas nefanfaronemaj, kaj la filmeto ekzistas en silento jam preskaŭ tutan jaron. Gratulon al la talenta rusa teamo, animacia studio de la nova generacio. Ni esperas spekti multajn iliajn ontajn Esperantajn produktojn.
La 3D-versio de Ana Pana estas videbla ĉe: http://itak-studio.ru/30-10-2009/videouroki-eto-kruto.html
Pli frua, konata animacia filmo de la studianoj en Esperanto estis "Limonado" (kun selektebla subteksta lingvo), videbla ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=30T0yycjHNw
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
|