2010-09-15
 Xue Hanqin faras ĵuron je enoficiĝo kiel juĝisto de la Internacia Kortumo de Justico. |
En la 13-a de septembro ĉina juĝistino Xue Hanqin, kiu estis elektita de la Internacia Kortumo de Justico de la Unuiĝintaj Nacioj, faris ĵuron je enoficiĝo en la Paca Palaco de Hago kaj fariĝis la unua juĝistino de Ĉinio en la Internacia Kortumo de Justico.
Xue Hanqin estis komitatano de la komitato de la internacia juro de UN kaj prezidanto de la 62-a konferenco de la komitato. La Internacia Kortumo de Justico en Hago estas ĉefa juĝa organo de UN preskribita de la Ĉarto de UN. En ĝi servas 15 juĝistoj el diversaj landoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi
|