2010-09-15 de LI QIN
 Tomiyo Yamada (la 1-a de maldekstre) en la Tibeta Pavilono |
Antaǔ nelonge japana Tomiyo Yamada refoje venis al la Tibeta Pavilono en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME).
"Tio estas mia tria vizito al la Tibeta Pavilono kaj ĉiufoje ĝi donis la mi profundan impreson." Tomiyo Yamada diris al mi, ke kiam ŝi unuafoje vizitis la Tibetan Pavilonon, ŝi surpriziĝis de tapiŝoj pri la Potala-palaco kaj Tangka-oj pendantaj surmure kaj aliaj artaĵoj. Ŝi tute ne atendis, ke Tibeto havas tiel belajn metiartaĵojn.
Sidante en la tibetstila loĝdomo Tomiyo Yamada diris: "Mi ĉiam havas deziron vojaĝi al Tibeto. En la pavilono mi vidis bluan ĉielon, blankajn nubojn, belajn pejzaĝojn kaj honestajn homojn, tio firmigis mian decidon vojaĝi al Tibeto kaj mi certe trovos tempon por realigi ĝin."
62-jara Tomiyo Yamada fariĝis unu el la fokusaj personoj post inaǔguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio kaj estas nomata de multaj amaskomunikiloj "Avino de la Monda Ekspozicio". Tomiyo Yamada vizitis 5 Mondajn Ekspoziciojn kaj eĉ kreis rekordon eniri en ĝardenon de la Monda Ekspozicio 243 fojojn en 185 tagoj dum la Monda Ekspozicio en Aichi. Por viziti ŜME ŝia edzo kaj ŝi venis al Ŝanhajo en novembro de 2005 por "esplorado". En la lastaj 4 jaroj ŝi 18-foje veturis al Ŝanhajo kaj fotis 60 mil fotojn pri ŜME. En la fino de la pasinta jaro ŝi luis loĝejon, je 2 kilometroj fore de la ĝardeno de ŜME. Post malfermo de la ĝardeno ŝiaj edzo, filo kaj ŝi jam vizitis ĉiujn pavilonojn en la ĝardeno de ŜME, tamen tio ankoraǔ ne povis kontentigi ŝian scivolemon. Ŝi diris: "Ĉiu pavilono indas atentan gustumadon kaj mi ĉiam povas trovi novan surprizon en la pavilonoj, kiujn mi jam vizitis." Kiam mi demandis kial ŝi tiel forte amas la Mondan Ekspozicion, ŝi respondis: "Ĉiu Monda Ekspozicio vizitita de mi donis al mi novan konon pri la mondo, lernigis al mi sciojn nelerneblajn en lernolibroj kaj sentigis al mi ŝanĝon en ĉiutaga vivo alportitan de la Monda Ekspozicio.
Invitite de la Organiza Komitato de la Tibeta Pavilono de ŜME Tomiyo Yamada kaj ŝiaj familianoj kiel honoraj gastoj ĉeestis la inaǔguron de la Semajno de Tibeto de ŜME en la 1-a de septembro.
Tomiyo Yamada malkaŝis al mi, ke ŝi jam ricevis inviton por viziti la Mondan Ekspozicion en Milano, Italio, post 5 jaroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|