2010-09-16
E-Senco, Kultur-Socia Societo en Poznań invitas legantojn de La Ondo de Esperanto partopreni la 26-ajn ARtajn KONfrontojn en Esperanto ARKONES. ARKONES-26 ĉi-jare okazos la 24an-26an de septembro tuj post la studsesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. La aranĝon aŭspicias la Universala Esperanto-Asocio kaj ĝia junulara sekcio TEJO.
La programo denove abundos je muziko, spektakloj kaj prelegoj. Ĉi-jaraj muzikaj steluloj estas la folka Kapriol'! (Nederlando) kaj la elektronika SoloTronik (Hispanio). Ambaŭ delonge ne koncertis en nia parto de Eŭropo, do des pli indas veni.
UM JE UME, UM EN JEE - sub tiu enigma titolo kaŝiĝas nova verko de Jarlo Martelmonto, kiun li preparis speciale por ARKONES. Apartan repertuaron prezentos ankaŭ la kabaredo La Oraj Pantalonoj en Arbustoj.
Krom la spektakloj kaj koncertoj partoprenindaj estas prelegoj, kies temoj tuŝas ne nur arton sed ankaŭ lingvistikon, lingvan politikon kaj Esperanto-movadon.
ARKONES celas ne nur venigi vin al la oficialaj programeroj. Nia movado evoluas ankaŭ danke al noktaj diskutoj kaj koridoraj renkontiĝoj. Tio certe ne mankos en Poznań. Eblos ankaŭ facile viziti pitoreskan urbocentron aŭ efike elspezi en la libroservo. Plenan kaj daŭre kreskantan programon vi trovos en la retejo.
Post la dekjara gastado de ARKONES en la lernejo Łejery la Konfrontoj okazos en la Fervojista Kulturdomo, en la koro de Poznań, inter la muroj, kiuj jam akceptis esperantistojn, i.a., dum la Internacia Fervojista Kongreso.
Aliĝu ĉe (http://arkones.org/partopreno/aligilo)
Aliaj kontaktebloj:
Tel.: +48-509-400-317 (Tobiasz Kaźmierski)
Poŝte: Paweł Janowczyk, ul. Bielska 13A, PL 61-435 Poznań, Pollando.
Vizitindaj retejoj: (http://www.arkones.org) (http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html)
Bonvenon!
(el La Ondo de Esperanto)
Redaktoro: Li Jianhua |