Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Buller kaj Magalhães vizitis Hanojon prepare por UK 2012
2010-09-16

    Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães vizitis Hanojon de la 29-a de aŭgusto ĝis la 5-a de septembro. Kun pli ol 60 aliaj gastoj el multaj landoj, ili estis invititaj de la Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) lige kun la 65-a datreveno de la sendependeco de Vjetnamio, kiun oni festis la 2-an de septembro. En la tago antaŭ la nacia festo la gastoj estis akceptitaj de la prezidento de Vjetnamio s-ro Nguyen Minh Triet kaj ili partoprenis en la solena festo en la Nacia Kongresa Centro. La riĉa programo inkluzivis i.a. viziton al la Maŭzoleo kaj Muzeo de Ho Chi Minh.

 

    Antaŭ kaj post la programo de VUAO Buller kaj Magalhães havis laborkunsidojn kun la Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj kun la membroj de la Loka Kongresa Komitato de la 97-a UK, kiu okazos en la vjetnama ĉefurbo en 2012. Kvankam LKK ankoraŭ ne estas formale nomumita, ĝi jam diligente laboras. La oficistoj de UEA vizitis ankaŭ la Fremdlingvan Universitaton, en kies ejoj okazos la ĉefa parto de la programo de la 97-a UK, kaj la tre modernan Nacian Kongresan Centron. Pri la perfekta taŭgeco de ĉi-lasta kiel ejo por la inaŭguro kaj fermo de la UK la oficistoj de UEA povis certiĝi dum la solenaĵo de la nacia tago, kiu okazis tie.

 

    Fine de la vizito s-ro Vu Xuan Hong, prezidanto de VUAO, transdonis al Buller la medalon "Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj" pro lia kontribuo al la amikeco kun la vjetnama popolo kaj al la vjetnama Eperanto-movado dum pli ol kvardek jaroj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng