2010-09-16
La 14-an de septembro inaŭguriĝis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko la 65-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Joseph Deiss, prezidanto de la 65-a sesio, prezidis la unuan plenan kunvenon.
Joseph Deiss diris en sia parolo, ke la 65-a sesio sin dediĉos al paco, amikeco kaj kunlaboro. Ĝi unuavice konsideros miljaran disvolvan celon de UN, reformadon kaj fortigon de rolo de UN, daǔrigeblan disvolviĝon kaj aliajn gravajn demandojn.
La unuan plenan kunvenon ĉeestis Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, kaj reprezentantoj de 192 membrolandoj de UN.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |