Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Hu Jintao intervidiĝis kun prezidanto de la Monda Banko
2010-09-16

 

    La 14-an de septembro en Pekino, ĉina prezidanto Hu Jintao intervidiĝis kun Robert Zoellick, prezidanto de la Monda Banko, kaj laŭdis la sukcesan kunlaboradon inter Ĉinio kaj la Monda Banko.

 

    Zoellick dankis prezidanton Hu pro lia akcepto, kaj li alte taksis la grandan sukceson de Ĉinio en ekonomio kaj socia disvolviĝo kaj aliaj kampoj en la pasintaj 30 jaroj post la reformado kaj pordomalfermo. Li esprimis, ke la Monda Banko volas plifortigi kunlaboradon kun Ĉinio pri pruntoj kaj scioj, kaj kontribui por la ekonomia disvolviĝo, plibonigo de popolvivo kaj konstruado de la harmonia socio de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng