Unua kuna ekzerco por la militaj manovroj “Paca Misio - 2010”
2010-09-16
Ĉinaj kaj kazaĥostanaj oficiroj esploras la ekzercan planon en la komandejo.
Tankoj de la ĉina trupo en la ekzerco
En la 14-a de septembro trupoj partoprenantaj en la militaj manovroj“Paca Misio - 2010” okazigis la unuan kunan ekzercon en trejnejo en Matybulak de Kazaĥostano. Oficiroj kaj soldatoj el Kazaĥostano, Ĉinio, Kirgizstano, Rusio kaj Taĝikistano por la militaj manovroj partoprenis en 4 taktikaj ekzercoj.