Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tago de la Kenja Pavilono en ŜME
2010-09-16

Parolas Hon. Chirau Mwakwere.

 

Parolas Zhou Hanmin.

 

 Kenja danco

 

 Kantas kenjaj artistoj.

 

En la Kenja Pavilono

 

 En la Ĉina Pavilono

 

    La 9-a de septembro estis la Tago de la Kenja Pavilono en ŜME. Ĝia oficiala ceremonio solene okazis en la Centro de ŜME. Hon. Chirau Mwakwere, ministro de la Komerca Ministerio de Kenjo, kaj Zhou Hanmin, vicdirektoro de la plenuma komitato de ŜME, ĉeestis la ceremonion kaj faris parolon. La ceremonion ĉeestis ankaŭ Huang Yong’an, vicĝenerala reprezentanto de la ĉina registaro en ŜME, kaj aliaj personoj.

    Hon. Chirau Mwakwere diris en sia parolo, ke kenja kaj ĉina popoloj tiel intimas kiel fratoj dank’ al longhistoria amikeco inter la du landoj. Kenjo esperas pluapaŝe profundigi interŝanĝon kaj kunlaboron de la du landoj en la kampoj turisma, kultura, eduka, ekonomia ktp. Li esprimis, ke Kenjo fieras pri partopreno en la Monda Ekspozicio gastigita de Ĉinio, kaj opinias, ke partopreno de Kenjo en ŜME estas bona ŝanco por montri konstruon kaj disvolvon de kenjaj urboj, kaj samtempe Kenjo povas diskuti kune kun diversaj landoj kiel trakti defiojn pri mediprotektado por antaŭenpuŝi daŭrigeblan disvolviĝon de la tuta mondo en la socia cirkonstanco de plirapidiĝo de urbanizado.

    En la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, Zhou Hanmin esprimis varman gratulon al la Tago de la Kenja Pavilono. Li diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Kenjo havas longan historion. Ĉinio prenas Kenjon kiel gravan partneron en Afriko, kaj volas kune kun Kenjo pliintimigi la amikecon inter la du popoloj kaj plivastigi kunlaboron de la du landoj. Samtempe, li laŭdis la eksponadon de la Kenja Pavilono, kiu per abundo da sovaĝaj animaloj, fekunda tero kaj apartaj trajtoj de urboj plenplene manifestas la strategion de Kenjo pri daŭrigebla disvolviĝo, harmonion kaj ekvilibron inter urboj kaj la naturo, kaj solvon de malfaciloj renkontitaj en urba disvolvado.

    En la ceremonio keniaj artistoj prezentis brilajn kantojn kaj dancojn.

    La Kenja Pavilono kun la temo “Eltrova urbo kaj harmonia urbo” troviĝas en la Zono C de la Kumuna Pavilono de Afriko en la ĝardeno de ŜME.

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng