Mezlernejanino (maldekstre) akceptas donacon de finna amikino
La 15-an de septembro, 30 mez- kaj elementlernejanoj de Yushu, detruita de tertremo, venis al la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, monhelpate de la kompanio Unilever. La studentoj akompanate de volontuloj unuafoje forlasis sian hejmon kaj vizitis la pavilonojn de Britio, Ĉinio, Finnlando, Danio, Luksemburgio k.a. en ŜME.