2010-09-17 AGEI, landa sekcio de ILEI en Germanio invitas interesiĝantojn el Germanio kaj el la tuta mondo al sia Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia organizata de Interkultura Centro Herzberg (ICH)/Germana Esperanto-Centro inter 8-12, oktobro 2010.
Celo:
Prezenti modelcele sukcesajn internaciajn projektojn por junularo, lernejoj, asocioj;
Ekkoni eblojn, vojojn, manierojn por subvencipetado
Renkontiĝi kun fakuloj, ellaborintoj de sukcesaj projektoj (ekz. Comenius, Grundtvig, Erasmus)
Teorio kaj praktiko:
Lernu pri lokaj, regionaj, internaciaj kunlaborebloj, ekkonu la plej gravajn organizaĵojn;
Ekkonu fakulojn, havu rektan spertinterŝanĝon.
Tiu kunveno estos grava kaj por spertaj instruistoj kaj por tiuj, kiuj ŝatus ekkoni pli pri subvenci-serĉado por Esperanto.
Modeloj de ellaboritaj projektoj kun klarigoj, konsiloj je via dispono!
Spertinterŝanĝo:
Prezentado de detaloj, spertinterŝanĝo, diskutoj
Lerni la uzon de interreto por serĉado de informoj, por taŭga, rapida maniero de interagado
Trarigardo de projektformularoj, postuloj, ebloj kaj devoj
Praktika helpo por analizi, plani, ellabori la subvencipetojn, lernado per faro
Prezentado de rezultoj de sukcesaj projektoj, raportoj, produktoj de kunlaboro
Planado:
Kiel komenci, realigi, administri projektojn
Kiel pli efike helpi projektantojn, subvencipetantojn
Invitotoj, prezentontoj
Fakuloj el kaj ekster la Esperanto-movado, reprezentantoj de ILEI, E@I, TEJO, EEU, kunlaborantoj de Interkultura Centro Herzberg (ICH)
Partopren-kotizo:
ĝis 31.05.2010 35 EUR|| 01.06-31.08 40 EUR || poste 45 EUR
SUBVENCIO DE ILEI estas petebla
Anoncu vian prelegtemon, prezenton de projekto, ideojn por trakti kaj petojn por konsideri.
Prelegantoj kaj kunlaborantoj ricevos rabaton.
Kontakto:
Zsofia Korody, prezidanto de AGEI, zsofia.korody@esperanto.de
DE-37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6. +49/5521-5983, (http://ic-herzberg.de)
(El (http://ic-herzberg.de/))
Redaktoro: Li Jianhua |