Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Projekto Nabouba - januaro 2009 ĝis julio 2010
2010-09-19

    Post la ILEI-konferenco okazinta somere 2008 naskiĝis “projekto Nabouba” - subtenado de orfoj kaj infanoj en malfacila situacio el la benina orfejo Nabouba en la urbo Lokossa kaj la ĉirkaŭaĵo - kaj ĝi praktike ekfunkciis dum la unua duonjaro de 2009. La orfejo estas neregistara organizo oficiale registrita en Benino.

 

    La kerno de la teamo konsistas el Vlaďka Chvatalova, kiu serĉas donacantojn ekster Afriko (patronojn por unuopaj infanoj aŭ donacantojn de ĝenerala helpo), Charles Alofa, loka kunlaboranto kaj esperantisto el Cotonou, kiu kelkfoje jare kontrolas aferojn rekte en la orfejo, kaj Felicien Michifan, fondinto kaj direktoro de la orfejo Nabouba. Ĉiuj tri teamanoj regule komunikas interrete.

 

 
 
    En 2008, la domo, en kiu la infanoj dormas, estis plene ŝiminta. Mankis mono por ĉiam certigi sufiĉe da manĝaĵoj por ĉiuj kaj foje la pli aĝaj infanoj rezignis pri iuj manĝoj por ke la pli junaj infanoj ne suferu. Mankis mono por pagi al kuracisto, por aĉeti necesajn lernejajn helpiloj kaj simile. La infanoj dormis aŭ surplanke, aŭ sur malnovaj, stinkantaj matracoj. Ekde tiam multo ŝanĝiĝis danke al ĉiuj subtenantoj de la projekto. Dufoje estis kolektitaj 25 kg de vestaĵoj, kiujn alportis al Benino Vlaďka okaze de sia kontrolvizito. Dufoje jare estas ĝirataj al lakonto de la orfejo financaj kontribuoj de donacantoj (meze de 2010 entute jam ĉirkaŭ 80 personoj, esperantistoj kaj neesperantistoj). Pliboniĝis manĝaĵoj, se temas pri kvalito kaj reguleco - ĉiuj infanoj nun povas manĝi plurfoje tage; necesas ankoraŭ plibonigi kvaliton, ekzemple pere de moringa oleifera, kiu estis plantita sur nove aĉetita grundo meze de 2010. La mono estas ankaŭ uzata por pagi al kuracistoj, kursojn en lernejo kaj lernejajn materialojn (sakojn, skribilojn, paperojn, lernolibrojn ktp.), purigilojn, salajron de laborantoj en la orfejo (e.g. kuiristinoj). Danke al nia helpo povas ĉiam tuj esti prizorgitaj infanoj, kiuj malsaniĝis aŭ vundiĝis. Mono por kelkaj infanoj en malfacila situacio, kiuj ne loĝas rekte en la orfejo, estas pagata rekte al patrinoj. Unu pli aĝa knabo finis pere de nia financa subteno preparadon por profesio de ŝoforo - espereble estonte ni sukcesos prepari pli da infanoj por praktika kaj sendependa vivo.
 

    En januaro 2010 Vlaďka vizitis la orfejon por kontroli detale la situacion kaj la programo estis tre riĉa - ĝi inkludis ĉiutagajn vizitojn de la orfejo, kontaktojn kun la infanoj, renkontiĝojn kun patrinoj, kun la flegisto, kiu kutime okupiĝas pri malsanaj infanoj, viziton de hospitalo, en kiu estis dum pluraj monatoj kuracata unu el la plej junaj infanoj, kaj viziton de centro por knabinoj en malfacila situacio, kiuj ekzemple fuĝis antaŭ devigata edziniĝo. Estis enkondukitaj kajeroj, en kiuj estas regule registrataj elspezoj. Kune kun la direktoro ni registris la unuajn fakturojn de 2010 kaj la direktoro daŭrigas la registradon, kiu devus faciligi kontrolon de elspezoj en la venontaj elspezo-periodoj.

 

    En oktobro 2009 estis ŝanĝita la metalplato de la tegmento, tra kiu trafluis akvo en ĉiujn dormoĉambrojn de la infanoj. En la unuaj januaraj tagoj estis deprenita la bambua plafono en unu de la ejoj kaj ĝi estis anstataŭigita per tavolligna plafono kaj en sekvaj monatoj estis ŝanĝitaj ceteraj plafonoj. En 2 dormoĉambroj troviĝas 10 du-etaĝaj litoj kaj krom 2 litoj ĉiuj havas matracojn. La plej multaj infanoj do ne plu dormas surplanke. La matracoj estos enkudritaj en plastikajn kovraĵojn, por ke ili ne tuj malpuriĝu. En ĉiu ejo estis kreita ankoraŭ po unu fenestro (ĉefe por ebligi naturan aerumadon), estis pentritaj muroj de ene kaj ekstere. Fenestroj kaj pordoj nun havas retojn kaj por ĉiuj litoj kaj infanoj, kiuj ankoraŭ dormas sur matoj, nun estas je dispono moskitoretoj. Estis instalitaj entute 5 lumtuboj (4 en la ĉambroj kaj 1 en la korto) kaj aĉetita generatoro. Ĉar temas pri tre laŭta kaj neekologia rimedo por produkti elektron, en estonteco ni ŝatus instali sunpanelojn. Por ĝojigi infanojn ankaŭ per iu “malpli praktika” ŝanĝo ni aĉetis televidilon, kiun ili rajtos rigardi vendrede kaj sabate.

 

    La direktoro luis malgrandan dometon tuj ĉe la alia flanko de la strato - en ĝi nun dormas kelkaj plej aĝaj knaboj, por ke ili estu apartigitaj de la plej aĝaj knabinoj, kiuj daŭre dormas rekte en la orfejo.

 

    Ĝis la fino de 2010 ni ŝatus ankoraŭ aĉeti ŝranketojn por ĉiu infano (por vestaĵoj kaj lerneja materialo) kaj tablojn kaj seĝojn (por skribi hejmtaskojn); krome necesas finsolvi defluigan sistemon uzeblan dum pluvsezonoj (nuntempe akvo restas en la korto) - sed jam ekzistas novaj gutrandoj, kiuj defluigas akvon el tegmentoj ekster la ejon.

 

    Kun la direktoro ni listigis planojn por estonteco - kelkaj el ili eble ŝajnas esti tro ambiciaj, sed ni laboros malrapide komencante per la pli realaj planoj, kaj se ni bone progresos, ni povus en la horizonto de 7-10 jaroj atingi ankaŭ pli impresajn rezultojn.

 

Listo de planoj ekde 2011:

    - en la horizonto de 1-2 jaroj:

    - ventoliloj

    - puto (nun oni pagas por akvo, kaj foje ĝi ne fluas)

    - modernaj necesejoj kaj duŝejoj kun akvobarelo sur la tegmento (nun ne ekzistas fluakvo por lavi sin)

    - enirpordego

    - muzikinstrumentoj (tamburoj, gitaroj ktp.)

    - en pli fora estonteco:

    - sunpaneloj

    - kuirejo

    - granda nova unu-etaĝa konstruaĵo de la orfejo

    - dormejo po vizitantoj

    - flegejo

    - ejo kun komputiloj

    - lernejo (por la plej junaj infanoj)

    - ejo por preĝi.

 

    Realigado de ĉiuj menciitaj planoj kompreneble dependos de akirotaj financaj rimedoj kaj ankaŭ de neatenditaj okazaĵoj (ĉefe elspezoj por medicina prizorgado).

 

    Instruado de Esperanto, kiu antaŭe regule okazis en la orfejo, momente stagnas. Okazas kurso, en kiu ĉefe estas ripetataj jam instruitaj kantoj, sed nun ne eblas havi pli bonan kaj kompetentan instruiston.

 

    Ĉar estas pluraj aliaj problemoj pli urĝaj ol kono de Esperanto, ni tamen unue strebos solvi ilin, sed estonte ni ankaŭ ŝatus pli bone prizorgi instruadon de Esperanto.

 

    La ĝenerala impreso post la kontrolvizito en januaro 2010 estis tre bona, kvankam daŭre ekzistas multaj aferoj plibonigeblaj. Eblas diri, ke la mono estas uzata por difinitaj celoj, eventuale por aliaj bonaj celoj (ekzemple por pagi medicinan prizorgon de malsanaj patrinoj de duonorfoj). Ni ne forgesu, ke en Benino la plej multaj aferoj ne funkcias kiel ĉe ni en Eŭropo, kaj do necesas foje fermi unu okulon, ekzemple se temas pri preciza registrado de elspezoj ĝis la lasta eŭro (ne ĉiam eblas ricevi fakturon).

 

    Surbaze de la januara vizito ni akiris pli bonan bildon pri labormaniero rekte surloke kaj ni kredas, ke la projekto alportas bonajn rezultojn kaj indas daŭrigi ĝin.

 

    Nome de la projekto NABOUBA

    Vlaďka Chvatalova Bruselo la 13-an de septembro 2010

 

Kontakto:

    Vlaďka Chvatalova

    sciuro@seznam.cz

(El retejo de ILEI)

Redaktoro: Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng