Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
En la reta brokantejo de UEA nun ankaŭ periodaĵoj
2010-09-19

 

    Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, ĉar ili elĉerpiĝis. La fako de brokantaĵoj en la Libroservo de UEA jam de longe proponas solvon por tiuj, kiuj serĉas elĉerpitajn titolojn. Jam de kelka tempo la brokantaĵoj estas integritaj kun la reta katalogo de la Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaŭ liston de malnovaj periodaĵoj.

 

    La reta brokantejo troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie eblas serĉi deziratan libron tajpante ĝian titolon en la serĉfenestreto. Eblas ankaŭ foliumi listojn de brokantaĵoj ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Klakante la mendobutonon ĉe la koncerna titolo oni povas meti ĝin en sian aĉetkorbon, tute same kiel ĉe la "malbrokantaj" eldonaĵoj. Eblas ankaŭ elŝuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantaĵoj. Meze de septembro estis listigitaj preskaŭ 1400 titoloj. La listo de brokantaĵoj ankoraŭ ne ĝisdatiĝas aŭtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaŭ titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.

 

    La nova brokantejo de periodaĵoj troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php, kie la periodaĵoj estas ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Ĉe ĉiu unuopa numero troviĝas mendobutono por aldoni ĝin al sia aĉetkorbo. Se oni ne trovas serĉatan revuon aŭ unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi, ĉu ĝi intertempe fariĝis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaŭ librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke ĝi momente ne estas havebla. Inter la periodaĵoj mankas la revuo Esperanto, de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj eĉ kompletajn jarkolektojn de multaj jaroj. Pri ili oni povas informiĝi ĉe libroservo@co.uea.org.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng