Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
CNN raportis pri Esperanto
2010-09-19

    Enirpunkto reiris al Star Trek, ĉar ĝia ĉefrolulo William Shaffner pli frue aktoris en la filmo Incubus, kiu laŭdire uzis Esperanton. Ili montris fragmenton, sed la parolaĵo (ja teknike nebonkvalita) estis neniel rekonebla kiel Esperanto. La prezentanto asertis ke milo da homoj parolas Esperanton denaske (kredebla), kun inter 10,000 kaj 2 milionoj da pliaj nedenaskaj parolantoj (ankau kredebla, depende de la difino de ‘parolas’). Ŝi tamen konkludis, ke povus esti sama kvanto de parolantoj de Klingon kaj Esperanto.

 

    La programo intervujis Skajpe aŭtoron de libro “En la lando de inventitaj lingvoj”, el Philadelphia, Pensilvanio, Ariko Okrent. Responde al la demando kiam unue aperis inventitaj lingvoj, ŝi respondis antaŭ almenaŭ mil jaroj, citante la lingvoprojekton de Hildegard Bingen, Ignota. Pri Esperanto oni demandis, kial ne estu nur unu lingvo, kaj kial ne Esperanto. Ŝi respondis ke unu lingvo implicas unu kulturon, kaj sekve iu ajn lingvo kiu aspiras tiun rolon, tamen mem dissplitiĝos. Ŝi tamen agnoskis, ke Esperanto proponas solvon, kaj ĝi relative bone funkcias “…does a pretty good job” provizi neŭtralan ilon per kiu interkompreniĝi kaj diskuti ion ajn. Responde al demando la intervjuito diris, ke ŝi havas pasivan konon de la lingvo.

 

    Konklude, ne negativa, eĉ modeste pozitiva. Eble ni ĝoju, ke oni turnis sin al relative sendependa intervjuito, kiu tamen estis bone informita pri la lingvo. Esperantisto riskus maltrafi la okazon per troa entuziasmo! Ni ne miru pri la obscedo je lingvoj naskiĝintaj el filmoj, efektive tia enkonduko necesas por ne tedi la publikon. Oni povus deziri ke la esenca diferenco inter Esperanto kaj la aliaj menciitaj lingvoj ne estis pli forte emfazita - pri la parolkomunumo malantaŭ Esperanto estis neniu parolo. Rimarkinde, neniu alia malfilma lingvo-projekto el la lastaj mil jaroj estis menciita. En dek minutoj oni ne povas aliri la demandon, kiel Esperanto trovu sian lokon inter la aliaj naciaj lingvoj nuntempe uzataj por internacia komunikado.

(el Libera folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng