2010-09-19
Israela sciencisto Alexander Mikishev opinias, ke por disvastigi Esperanton, oni devas uzi ĝin kiel ordinaran lingvon.
Alexander Mikishev estas israela sciencisto, kiu naskiĝis en la jaro 1960 en Rusio. Ĉi-foje li venis al Ĉinio por fari prelegojn en la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj aliaj akademioj. Unuafoje gastante en Ĉinio, li tre interesiĝas pri historio kaj kulturo de Ĉinio.
Nun Alex loĝas en Israelo kun siaj du filoj, kaj lia edzino loĝas en Usono. Li laboras kiel matematika instruisto en universitato. Li posedas multajn lingvojn kaj li ankaŭ okupiĝas kiel tradukisto de la lingvoj angla, hebrea, rusa, pola kaj Esperanto.
Alex eklernis Esperanton en la jaro 1979 en esperanta kurso en Rusio. Li diris, ke li lernis Esperanton nur pro sia ŝato al lingvoj. Esperantistiĝinte li vojaĝas per Esperanto ĉiam kaj ĉie por komunikiĝi kun homoj, konatiĝi kun novaj amikoj, viziti landojn kaj sperti kulturojn. Antaŭ 20 jaroj, Alex fondis Astronomian Esperanto-Klubon, kiu celas eldoni esperantajn librojn pri astronomio. Alex diris, ke multaj sciencistoj same kiel li estas lingvoŝatantoj, sed ili ne havas tempon por Esperanta Movado, tial ili devas popularigi sciencon per Esperanto, ekzemple eldoni librojn pri scienco k.t.p.
Alex ofte partoprenas en esperantaj aktivecoj en Israelo, kie malgrandaj kluboj de Esperanto okazas en ĉiu monato. Pri la estonteco de Esperanto, Alex estas optimisma. Laŭ li, kvankam nuntempe la angla lingvo estas pli populara, tamen Esperanto havas siajn avantaĝojn pri facileco, reguleco kaj aliaj. Li diris, ke oni devas trovi pozitivajn flankojn de Esperanto kaj uzi ĝin kiel ordinaran lingvon, ekzemple oni povas popularigi sciencojn kaj aliajn fakojn aŭ hobiojn per Esperanto.
Raportis Jin Chenxi |